C++: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
multparadigma -> plurparadigma; korekto de gramatiko; rearanĝoj; forigita: "Oni ankaŭ povas skribi ... kiu eble estos korektita" (ŝajnas originala verko kaj ne kontribuas multon al la artikolo); forigis nefunkciantajn ligilojn; revizio
e →‎Esprimiloj prezentitaj en C++: templates -> template
Linio 37:
C++ aldonis multajn esprimrimedojn al C. La plej konata estas [[klaso]]j, kiuj faciligas objekteman programadon. Per klasoj, oni povas aldoni funkciojn al datumstrukturoj, kaj igi tiujn strukturojn funkcii samkiel simplaj datumtipoj de la lingvo.
 
[[template|Ŝablono]] (angle ''templatestemplate'') estas la nomo de tre grava novaĵo prezentita de C++. Ŝablonoj unue estis kreitaj simple por ebligi la kreadon de datumstrukturoj, kiuj povas enhavi ian ajn datumtipon. Aliaj lingvoj, ekzemple [[Ada]], jam antaŭe havis tian esprimilon. Poste, oni rimarkis, ke oni povas uzi ŝablonojn por aliaj celoj dum la tradukado de la programo. Ĉar ili ebligas kaj rekursion kaj decidojn, oni povas esprimi ian ajn komputon dum la traduko de la programo, tio estas, antaŭ la lanĉo de la tradukita programo. Tial oni nomas tiun paradigmon metaprogramado.
 
Krome, C++ aldonis plurajn etajn plibonigojn kompare kun C, ekzemple referencojn, homonimigon de funkcioj, unuliniajn komentojn (kiuj komenciĝas per <code>//</code>), la tipon <code>[[Bulea valoro|bool]]</code>, la operatorojn <code>new</code> kaj <code>delete</code>, ktp.