[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, <references/> → {{referencoj}} per AWB
link updated
Linio 21:
La difino de scio estas afero de daŭra [[debato]] inter [[filozofo]]j en la kampo de [[Sciteorio|epistemologio]]. La klasika difino, priskribita sed ne fine aprobita de [[Platono]] <ref>En Platono-a ''[[Teeteto (dialogo)|Teeteto]]'', Sokrato kaj Teeteto diskutas tri difinojn de ''scio'': scio kiel nenio sed percepto, scio kiel vera juĝo kaj, fine, scio kiel vera juĝo kun pravigo. Ĉiuj el ĉi tiuj difinoj estas montritaj kiel nekontentigaj.</ref>, specifas ke [[frazo|komunikaĵo]] devas plenumi tri [[kriterio]]jn por esti konsiderita kiel scio: ĝi devas esti [[pravigo|pravigita]], [[vero|vera]] kaj [[kredo|kredita]]. Kelkaj asertas ke ĉi tiuj kondiĉoj ne estas sufiĉaj, kiel la ekzemploj de la [[kazo de Gettier]] laŭsupoze montras. Estas multaj proponitaj alternativoj, inkluzivante argumentojn de [[Robert Nozick]] per postulo ke scio 'spuras la veron' kaj la kroma postulo de [[Simon Blackburn]] ke ni ne deziras diri ke tiuj kiuj renkontas iun ajn el ĉi tiuj kondiĉoj 'tra manko, difekto aŭ malsukceso' posedas scion. [[Richard Kirkham]] sugestas ke nia difino de scio postulas ke la kredo estas mem-evidenta al la kredanto.<ref>http://www.centenary.edu/attachments/philosophy/aizawa/courses/epistemologyf2008/kirkham1984.pdf</ref>
 
Kontraste al ĉi tiu alproksimiĝo, [[Ludwig Wittgenstein|Wittgenstein]] observis, sekvante la [[paradokso de Moore|paradokson de Moore]], ke oni povas diri "Li kredas tion, sed ne estas tiel", sed ne "Li scias tion, sed ne estas tiel".<ref>[[Ludwig Wittgenstein]], ''[[Pri Certeco]]'', rimarko 42</ref> Li plu argumentas ke ĉi tiuj ne korespondas al klaraj mensaj statoj, sed prefere al malsamaj manieroj paroli pri konvinkiĝo. Kio estas malsama ĉi tie ne estas la mensa stato de la parolanto, sed la aktiveco kiu okupas tiun. Ekzemple, sur ĉi tiu bazo, ''scii'' ke la boligilo estas bolanta ne estas en aparta mensa stato, sed plenumas apartan taskon kun la aserto ke la boligilo estas bolanta. Wittgenstein provis preteriri la malfacilecon difini rigardante la manieron kiel "scio" estas uzata en naturaj lingvoj. Li vidis scion kiel kazo de [[familia simileco]]<ref>[[:de:Familienähnlichkeit]]</ref>. Sekvante ĉi tiun ideon, "scio" estis rekonstruita kiel grapola koncepto kiu atentigas rilatajn ĉefaĵojn sed ke ne estas adekvate kaptita de ajna difino.<ref>Gottschalk-Mazouz, N. (2008): Internet and the flow of knowledge“, („Interreto kaj la fluo de scio“), en: *rachovec, H.; Pichler, . (Hg.): Filozofio de la Informa Socio. Protokoloj de la 30a Internacia Simpozio Ludwig Wittgenstein, Kirchberg ĉe Wechsel, Aŭstrio 2007. Volumo 2, Frankfurto, Parizo, Lancaster, New Brunswik: Ontos, S. 215-232. http://wwwsammelpunkt.uni-stuttgartphilo.deat:8080/philo2022/fileadmin1/doc/pdf/gottschalk/ngm-internetflowGottschalk-2008Mazouz.pdf</ref>
 
== Komunika scio ==