Femurosto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
reverko / komplementoj
e tajperaro
Linio 9:
== Proksimala ekstremaĵo ==
La proksimala epifizo de femurosto prezentas plurajn partojn:
* la [[femurosta kapo]] (''caput femoris'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])) formas la du trionojn de sfero, ĉirkaŭ 25 milimetrojn radiusa, eningiĝanta en la koksostan [[acetabulo]]n, tiel estigante la kokso-femuran artikon (''articulatio coxofemoralis'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])). Ĝia artika surfaco estas tute tegita de kartilago, krom ĉe cirkleca kaveto nomata [[femurostokapa foveo]] (''Fovea capitis femoris'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])), kie fiksiĝas la [[femurostokapa ligamento]] (''ligamentum capitis femoris'' ([[Terminologia Anatomica|TA]]));
* la [[femurosta kolo]] (''collum femoris'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])) estas la porcio pli mallarĝa kaj cilindroforma, kiu portas la kapon kaj kunligas ĝin al la cetero de la proksimala epifizo. Frakturoj ofte okazas tie;
* la [[maĵora trokantero]] (''trochanter major'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])), ankaŭ nomata granda trokantero, estas kvarangula tuberaĵo lokita ĉe la supero-laterala parto, sur kiu fiksiĝas pluraj pelvo-trokanteraj muskoloj;<ref>[http://vortaro.net/#trokantero ''Trokantero'' en PIV ĉe vortaro.net]</ref>
* la [[minora trokantero]] (''trochanter minor'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])), aŭ eta trokantero, kiu estas konika eminenco ĉe la malsupero-mediala parto, sur kiu fiksiĝas la iliako-psoasa muskolo (''musculus iliopsoas'' ([[Terminologia Anatomica|TA]])).
 
== Distala ekstremaĵo ==