Günter Schabowski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Malsame al la plej multaj SED-funkciuloj, li poste ŝanĝis sian [[opinio]]n pri la [[politiko|politika]] [[sistemo]], al kiu li kontribuis, akceptis ke li malpravis kaj pentis pro siaj agoj. Li entute ekmalakcepias [[komunismo]]n, kaj kampanjis eĉ por la konservativa [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|Kristandemokratia Unio]].
 
== Gazetara konferenco de 1989 ==
Schabowski estis membro de la ĉefa organo de la partio, la ''Politbüro'', kaj havis la taskon informi la gazetaron pri gravaj okazoj. Je la 9-a de novembro 1989, jam estis demisiita la registaro. De monatoj, amasoj da GDR-enloĝantoj estis fuĝintaj al okcidento. Schabowski volis, fine de la konferenco, doni al la ĵurnalistoj pozitivan. Tial li decidis publikigi informon kiun li estis ricevinta lastamomente kaj kiun li ne multe konis.
 
Temis pri decido de la registaro ke GDR-enloĝantoj havu la rajton "permanente forvojaĝi" (''ausreisen'', fakte: elmigri) el GDR. Ili devos tion anonci kaj ricevos post proceduro siajn paperojn. La registaro opiniis ke tio estos pli bona por la reputacio de GDR ol la fuĝo pere de aliaj landoj kiel [[Hungario]]. La informo estu publikigota de la ĵurnalistoj nur la venontan matenon.
 
Schabowski informis en la konferenco pri la informo, parte legante de folio. Ĵurnalisto demandis ekde kiam la nova regulo validos. Schabowski, konfuzite, erarante, respondis ke validos ekde tuj. La ĵurnalistoj jam tiumomente komprenis ke ili povos raporti pri grandega afero.
 
La amaskomunikiloj sekve informis ke al GDR-enloĝantoj ekde tuj eblas "vojaĝi" al okcidento. Amasoj da homoj iris al la landlimoj kaj postulis iri al okcidenta Germanio. La gardistoj decidis ne rezisti.
 
== Notoj ==