[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 363:
== Politiko ==
{{ĉefartikolo|Politiko de Rusio}}
Rusio estas federacia lando; la prezidanto elektiĝas por ses jaroj, kaj detenas plejparton de la povo. La prezidanto loĝas en la [[Kremlo]] kaj nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn, inkluzive de la ĉefministro, kiun aprobas la [[Dumao]], tio estas la malalta ĉambro de la [[parlamento]]. Se la Dumao trifoje rifuzas la nomumitan ĉefministron, la prezidanto rajtas eksigi la Dumaon. La [[Socia Ĉambro de la Rusia Federacio]] (ruse Общественная палата Российской Федерации, latinliterigite Obŝĉestvennaja palata Rosijskoj Federacii) estas ŝtata institucio kun 126 membroj kreita en 2005 en Rusio por analizi planatajn novajn leĝojn kaj observi la agadojn de la parlamento, registaro kaj aliaj registaraj institucioj de la Rusia Federacio kaj ties administraj unuoj. Ĝi havas rolon simila al kontrola komitato kaj havas konsultajn povojn.
 
La [[ĝenerala prokuroro de Rusio]] aŭ tutformale ĝenerala prokuroro de la Rusia Federacio (ruse Генеральный Прокурор Российской Федерации, latinliterigite Generalnij Prokuror Rossijskoj Federacii) estras la sistemon de oficiala akuzo en tribunaloj kaj estras la ĝeneralan prokurorejon de la Rusia Federacio (ruse Генеральная прокуратура Российской Федерации, latinliterigite Generalnaja Prokurura Rossijskoj Federacii). La ĝenerala prokuroro restas la plej potenca parto de la rusia juĝa sistemo.