[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
[[Dosiero:Tourterelle des bois MHNT.jpg|eta|'' Streptopelia turtur turtur'']]
 
La '''Turto''' aŭ pli precize '''Eŭropa turto''' (''Streptopelia turtur'') estas membro de la familio de [[birdo]]j [[Kolombedoj]], kiu inkludas [[turtoj]]n kaj [[kolomboj]]n, tio estas, la sama vorto taŭgas por tiu ĉi specio sed ankaŭ por la tuta genro, tiam tiu ĉi specio povas esti nomata kiel '''Eŭrazia turto''' aŭ '''KomunaOrdinara turto'''.
 
== Disvastiĝo ==
Temas pri [[migrado|migranta]] specio kun okcidenta [[Palearktiso|Palearktisa]] teritorio, do tuta Eŭropo, [[Centrazio]], (ĝis nordo kaj centro de [[Ĉinio]]), inkludante [[Turkio]]n kaj nordan [[Afriko]]n, kvankam ĝi estas rara en norda [[Skandinavio]] kaj [[Rusio]]; ĝi vintras en suda [[Afriko]].
 
En la [[Britaj Insuloj]], [[Francio]], kaj en aliaj regionoj de nordokcidenta [[Eŭropo]] ĝi estas en '''danĝera malpliiĝo'''. Tion kaŭzas parte ŝanĝo en farmometodoj ĉar nuntempaj praktikoj implicas forigon de semoj kaj burĝonoj de sovaĝaj vegetaloj, kiujn turto kutime manĝas, ekzemple [[Fumario]], kaj pro tio ili estas malabundaj, kaj parte pafado kontraŭ migrantaj birdoj en landoj de [[Mediteraneo]].
 
== Aspekto ==
La '''Turto''' estas pli malgranda (26-28 cm kaj enverguro de 47-53 cm) kaj svelta laŭ korpo ol aliaj turtoj; tiu ĉi povas esti identigita pro sia pli '''bruna al oranĝeca koloro''' (ĉefe dorse kun nigraj makuloj en ŝultroj), kaj la '''blankonigra strimakulo ambaŭflanke de sia kolo''', dum la resto de supraj partoj estas ĝenerale '''blugriza''' kia la kapo, sed estas rozkolora nuanco en brusto kaj blanka ventro. Rimarkindaj estas en la romboforma vosto kun nigra centroparto kaj tre kontrastaj blankaj bordoj, kio estas videblajvidebla dumfluge. Ankaŭ la flugilplumoj estas nigraj sube, multe pli malhela ol tiuj de la samteritoria [[Turka turto]], kiu havas rondoforman voston kun pli larĝa blanka fina strio. La beko estas nigra, estas blanka ceraĵeto. La kruroj kaj okulringo estas ruĝaj. Junuloj estas pli brunaj (eĉ ĉe kruroj) kaj malhavas la kolajn strimakulojn.
 
La flugmaniero estas rapida, vigla kaj vagema, kun fortaj flugilfrapoj kaj konstantaj ŝanĝoj de direkto. La kanto estas milda kaj monotona rukulado dusilaba, kiu sonas iel kiel ''tur-tuur''.<ref>Por la tuta ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", ''Aves y naturaleza'', nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.</ref>
 
== Kutimoj ==
La '''Turto''', unu el la plej malfruaj migrantoj, rare aperas en Nordeŭropo antaŭ la fino de aprilo, kaj revenas suden denove en septembro.
 
Ĝi estas birdo de malfermaj pli ol de densaj arbaroj, kaj ofte nutras sin surgrunde. Ĝi eventuale nestumas en grandaj ĝardenoj, sed ĝi estas kutime tre timidagrenovora, probablemanĝas proĉefe la[[semo]]jn troael ĉasado[[cerealo]]j kiukaj endanĝerigasaliaj la specion dum migrado. La flugo estas kvazaŭ sagecaherboplantoj, sed nesame specifekiel rapidege[[frukto]]jn.
 
Ĝi eventuale nestumas en grandaj ĝardenoj, sed ĝi estas kutime tre timida, probable pro la troa ĉasado kiu endanĝerigas la specion dum migrado. La flugmaniero estas kvazaŭ sageca, sed ne specife rapidege. La pariĝada flugo, alta kaj cirkla, estas kvazaŭ de [[Palumbo]], sed la ondaĵoj estas malpli decidaj; ĝi estas akompanata de vipado de flugiloj. La printempa alveno estas anoncata de kverado, iom akra kaj vibranta “turrr, turrr”, de kie devenas la nomo de la birdo en multaj lingvoj.
 
===Reproduktado===
La nesto estas eĉ pli febla ol tiu de [[Palumbo]], ĉar estas konstruita el pli maldikaj bastonetoj, kutime ne tro alte, en arbo aŭ heĝo. La ino demetas unu aŭ du blankajn ovojn maje aŭ junie kaj ofte okazas dua demetado en julioJulioaŭgustoAŭgusto.
 
La kovado daŭras 13 aŭ 14 tagojn ĝis maksimumo de 16 tagoj. La turtidoj restas neste ĉirkaŭ 20 tagojn. kaj sendependiĝas tuj post la kompleta plumokresko. Povas okazi ĝis 2 aŭ 3 ovodemetadoj jare, sed ĝenerale nur unu en la plej nordaj populacioj.<ref>Por la tuta paragrafo "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", ''Aves y naturaleza'', nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.</ref>
 
La nesto estas eĉ pli febla ol tiu de [[Palumbo]], ĉar estas konstruita el pli maldikaj bastonetoj, kutime ne tro alte, en arbo aŭ heĝo. La ino demetas du blankajn ovojn maje aŭ junie kaj ofte okazas dua demetado en julio aŭ aŭgusto.
== Samgenranoj ==
Ankaŭ aliaj turtoj de la sama genro estas nomataj same kiel la '''Turto''' nome:
* la [[Azio|aziaj]] [[Orienta turto]] ''S. orientalis'' kaj [[Punktita turto]] ''S. chinensis''.
* la [[Afriko|afrikaj]] [[Malhela turto]] ''S. lugens'' kaj [[Palmturto]] ''S. senegalensis''. La senegala estas iom pli malhela, kun mantelo pli ruĝecbruna kaj flugilkovriloj pli blugrizaj. Dumfluge montras pli rondoformajn flugilojn kaj pli longan voston. Ĝi loĝas en la insuloj [[Lanzarote]] kaj [[Fuerteventura]] (lastatempe ankaŭ Gran Canaria) kun la Eŭropa turto.
* ''S. senegalensis'' kaj ''S. chinensis'' estis enmetitaj en [[Aŭstralio]].
* la [[Turka turto]] ''S. decaocto'', pli svelta, hela kaj kun fajna nigra unustria makulo kole. Ĝi anstataŭis la Eŭropan turton en plej habitatoj de Eŭropo, deveninta el Mezoriento.
 
Turto de [[Ameriko]] de simila aspekto kaj kutimoj kiel la '''Turto''' estas la [[Amerika plorturto]].
 
==Migrado==
La turto migras longdistance pli ol 4 000 km. Kroma escepto estas ke temas pri la ununura transsahara migranto kiu estas preskaŭ nur grenovora dum la tuta jaro. Ĝi somerumas en Hispanio kaj vintrumas en savanoj de [[Sahelo]], el [[Senegalio]] kaj [[Gambio]] al [[Niĝerio]]. Dum migrado, en Hispanio kuniĝas la hispanaj reproduktuloj kun la migrantoj el centra kaj okcidenta Eŭropo, kiuj iras al Maroko. Alia migrovojo estas de la orienteŭropaj populacioj kiu iras tra Italio, Malto, Tunizio kaj Libio. Ĉiuj revenas laŭ la sama irvojoj.<ref>Por la tuta ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", ''Aves y naturaleza'', nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.</ref>
 
==Populacio kaj tendenco en Iberio kaj proksimaj landoj; protekto==
Tiu turto migras kaj alvenas en Iberio inter Marto kaj Aprilo, tiele ke antaŭsomere esras plej granda nombro kaj tiam ili reproduktiĝas en [[Iberio]]. Dum la lastaj jardekoj la specio ege malpliiĝis kaj ĉe la reproduktuloj kaj ĉe la vizitantoj, pro eluzigo de la habitato kaj reprodukta kaj vintruma kaj pro [[ĉasado]]. En [[Hispanio]] la turto malpliiĝis je 30 % el 1998 al 2013 laŭ la Programo Sakre de SEO/BirdLife. El 1970 la populacio malpliiĝis je 60 % en la landoj kie oni konas la tendencon. Laŭ la exuropuniaj direktivoj temas pri protektata birdospecio, sed la landoj membroj aplikas tiun protekton laŭ diversaj politikaj decidoj, laŭ diversaj teritorioj kaj ankaŭ laŭ la diversaj jaroj, depende de rekuperoj aŭ nerekuperoj. En Hispanio nur en Kanario oni deklaris totalan ĉasmalpermeson, konsiderinte la drastan malaltiĝon de la tiea populacio. En [[Eŭropa Unio]] el 28 ŝtatoj en 10 ne estas malpermesita ĝia ĉasado, dum en 18 ĝi estas protektita aŭ estas malpermesita ties ĉasado.
 
Internacie ĝi estas inkludita en la Anekso II de la Bonna Konferenco kaj en la Ruĝa Listo de hispanaj birdoj kiel Vundebla, kun antaŭkalkulo de ebla formorto dum la venonta jarcento. Ĉefa minaco estas damaĝado de habitatoj, malfacile evitebla, dum ĉasado estas pli facila evitebla kaj eĉ forigebla. En Hispanio kaptoj en 1989 estis ĝis de du milionoj kaj duono de ekzempleroj kaj aktuale el 700 000 al 1 200 000 turtoj ĉiujare. Propraj ĉasistoj ĉirkaŭkalkulas en kelkaj regionoj 80 % de malpliiĝo de kaptoj komence de la 21a jarcento. En la tuta Eŭropa Unio oni ĉirkaŭkalkulas el 2 al 4 milionoj da turtoj ĉasitaj ĉiujare. Ĉar la nombro de reproduktaj paroj estas de 2'8 al 14 milionoj la ĉasado iĝis tro alta kaj povas draste tuŝi la demografian evoluon de la specio.<ref>Por la tuta ĉapitro "Ave del año 2015, Tórtola europea", en "Aves de España", ''Aves y naturaleza'', nº 18, Madrido, 2015, Suplemento en centraj paĝoj nenumeritaj.</ref>
 
== Bibliaj referencoj ==
Linio 64 ⟶ 81:
 
== Referencoj ==
* {{IUCN2006|assessors=BirdLife International|year=2004|id=48733|title=Streptopelia turtur|downloaded=1111a Mayde Majo 2006}} Ne minacata
<references/>
 
== Vidu ankaŭ ==