Henry Ford: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Henry Ford 1919.jpg|eta|upright280px|Henry Ford en 1919.]]
'''Henry FORD''' (naskiĝis la [[30-an de julio]], [[1863]] ĉe Dearborn kaj mortis la [[7-an de aprilo]], [[1947]]) estis [[Usono|usona]] [[inventisto]] kaj entreprenisto, kiu fondis la aŭtomobilan konzernon [[Ford]] en [[Dearborn]], [[Michigan]] kaj estis pioniro de la [[muntoĉeno|muntoĉena tekniko]] kaj de la [[amasproduktado]].
 
Kvankam Ford ne inventis la [[aŭtomobilo]]n aŭ la [[muntoĉeno|muntoĉenon]],<ref>{{cite web|title=The Life of Henry Ford|url=http://www.hfmgv.org/exhibits/hf/|accessdate=28a de Novembro 2013}}</ref> li disvolvigis kaj fabrikis la unuan [[aŭtomobilo]]n kiuj multaj mezklasaj usonanoj povis permesi al si aĉeti. Farinte tion, Ford konvertis la aŭtomobilon el multekosta kuriozaĵo en praktika ilo kiu tiom ŝanĝis la pejzaĝon de la 20a jarcento. Lia enkonduko de la [[aŭtomobilo]] Modelo T revoluciis transportadon kaj [[Usono|usonan]] [[industrio]]n. Kiel posedanto de la entrepreno [[Ford Motor Company]], li iĝis unu el la plej riĉaj kaj konataj personoj en la mondo. Oni atribuis al li la "[[Fordismo]]n": nome amasproduktadon de malmultekostaj varoj kongrue kun altaj salajroj por la laboristoj. Ford havis tutmondan vidon, kun [[konsumo|konsumismo]] kiel ŝlosilo por la [[paco]]. Lia intensa enĝaĝiĝo al sistema malaltigo de kostoj rezultis en multaj teknikaj kaj negocaj plinovigoj, kiaj la sistemo de [[Franĉizo|franĉizoj]] kiu metis filiojn tra plej el [[Nordameriko]] kaj en ĉefaj urboj de ses kontinentoj. Ford lasis plej el siaj ampleksaj riĉaĵoj por la [[Ford Fondaĵo]] kaj aranĝis por ke lia familio kontrolu la kompanion permanente.
 
Krom la laboro en la aŭtomobila industrio, Ford ankaŭ engaĝiĝis en politiko. Li estis [[Antisemitismo|antisemito]] admirata de [[Adolfo Hitlero]] kaj ricevis premion de la [[Nazioj]].