Henry Ford: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
Ankaŭ en 1896, Ford partoprenis en kunsido de regantoj de Edison, kie li estis prezentita al [[Thomas Edison]]. Edison aprobis la eksperimentadon pri aŭtoj fare de Ford. Kuraĝigita de Edison, Ford desegnis kaj konstruis duan vehiklon, kompletigante ĝin en 1898.<ref name=birth>Ford R. Bryan, [http://hfha.org/HenryFord.htm "The Birth of Ford Motor Company"], Henry Ford Heritage Association, alirita la 20an de Aŭgusto, 2012.</ref> Apogita per la kapitalo de la [[magnato]] de Detroit nome William H. Murphy, Ford rezignis el la Edison Company kaj fondis la [[Detroit Automobile Company]] la 5an de Aŭgusto, 1899.<ref name=birth/> Tamen, la aŭtomobiloj tie produktitaj estis de pli malalta kvalito kaj de pli alta prezo ol Ford volis. Finfine la kompanio ne estis sukcesa kaj estis dissolvita en Januaro 1901.<ref name=birth/>
 
[[File:Henry Ford and Barney Oldfield with Old 999, 1902.jpg|thumb|right|250px|Henry Ford stare ĉe la unua aŭto de [[Barney Oldfield]] en 1902.]]
Kun la helpo de C. Harold Wills, Ford desegnis, konstruis, kaj sukcese ŝoforis 26-ĉevalan aŭtomobilon en Oktobro 1901. Danke al tiu sukceso, Murphy kaj aliaj investistoj en la Detroit Automobile Company formis la [[Henry Ford Company]] la 30an de Novembro, 1901, kun Ford kiel ĉefinĝeniero.<ref name=birth/> En 1902, Murphy dungis [[Henry M. Leland]] kiel konsultanto; Ford, reage, lasis la kompanion kiu portis sian nomon. Kiam Ford foriris, Murphy renomigis al kompanion kiel [[Cadillac Automobile Company]].<ref name=birth/>