Interpretado (tradukado): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +laborlokoj
Linio 23:
====Signolingva interpretado====
Ĉe la interpretado de [[signolingvo]], parolanto parolas kaj la interpretisto tradukos la fonto-lingvon en signolingvon, kaj inverse: surdulo signas kaj interpretiso tradukas en buŝlingvon. Ankaŭ eblas, ke la interpretisto (eĉ [[surdeco|surda]]) interpretas malsamajn signolingvojn. Ĉi tia intepretado estas preskaŭ ĉiam samtempa.
 
===Laborlokoj de la interpretistoj===
La plejparto el la profesiaj konferenc-intepretistoj laboras por internaciaj organizaĵoj kiel [[Unuiĝintaj Nacioj]], [[Eŭropa Unio]] aŭ [[Afrika Unio]]. Nuntempe la [[Eŭropa Komisiono]] estas la plej labordona estaĵo por interpretistoj, kiu estigas profesian okupon por centoj da interpretistoj laborantaj per la [[oficiala lingvo|oficialaj lingvoj]] de la Eŭropa Unio. Aliaj eŭropuniaj institucioj, kiel la [[Eŭropa Parlamento]] aŭ la [[Justica Kortumo de Eŭropaj Komunumoj]], disponas je eta servo de intepretado.
 
La Unuiĝintaj Nacioj laborigas interpretistojn en preskaŭ ĉiu el ties sidejoj tra la tuta mondo, sed ties interpret-servo ne estas tiel granda pro tio, ke ĝi uzas malpli oficialajn lingvojn ol la Eŭropa Unio.
 
[[de:Dolmetscher]]