Interpretado (tradukado): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +AIIC
e bildo
Linio 6:
===Specoj de traduka interpretado===
Estas pluraj tipo de interpretado. Kelkfoje oni grupigas ilin laŭ la formo (samtempa, tujsekva, flustra, ktp); alifoje oni klasifikas ilin laŭ la loko, kie ili okazas (konferenca, sociala, ktp.):
[[image:Interpreters section.jpg|thumb|300px|La ŝparemo je tempo, la multlingveco kaj la granda nombro da akuzitoj dum la [[Nurenberga proceso]] faris, ke oni unuafoje uzis la samtempan interpretadon. Sur la bildo videblas la aro da interpretistoj en arkaikaj interpretistaj budoj.]]
 
====Samtempa interpretado====
Ĉe la samtempa (aŭ simultana) interpretado, la interpretisto kaj la parolanto parolas samtempe. Por samtempe interpreti, normale la interpretisto sidas en son-izolita budo (ofte de kiu bone videblas la parolanto) kun [[mikrofono]] kaj [[aŭdilo]]j por ricevi la paroladon en la fonto-lingvo. La intrepretisto tiam buŝtradukas (interpretas) la fonto-lingvan paroladon en la cellingvon deziritan, kiun ricevas la celgrupo pere de aŭdiloj. En la budoj ofte laboras kune du interpretistoj kun la samaj lingvo-kombinoj; ili helpas sin reciproke kaj pro la nervostreĉo ili alterne laboras je vicoj normale de 20-30 minutoj. Samtempa estas tia interpretado, kiun plej ofte faras la interpretistoj de [[signolingvo]]j.