Fibonacci: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q8763)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
Fibonacci mem konvinkiĝis pri la supereco de t.n. [[arabaj ciferoj]] kaj vojaĝis tra la mediteraneaj landoj por studi ĉe konataj arabaj matematikistoj de sia tempo. En [[1202]], estante 27-jara li publikis ''Liber Abaci'', t.e. libro de [[abako]]. Li klarigis araban pozician sistemon de la nombroj, kiu inkluzivis ankaŭ la nombron ''[[nul]]''. Ĉi tiu libro montris praktikan oportunon de nova nombrosistemo aplikante ĝin en komerca [[librotenado]], por konversio de pezoj kaj mezuroj, kalkulado de [[procento]]j, monŝanĝo k.a.. La libro estis entuziasme akceptita de edukita Eŭropo kaj havis profundan efikon al eŭropa penso. Ĉi tiu eleganta sistemo de nombrosignado baldaŭ anstataŭis la ne tre oportunan [[romiaj ciferoj|romian sistemon]] de ciferoj.
 
==Vivo==
Fibonacci naskiĝis ĉirkaŭ 1170 al Guglielmo Bonacci, riĉa itala komercisto kaj, laŭ kelkaj rakontoj, ankaŭ la [[konsulo]] por Pisa. Guglielmo estris komercan postenon en [[Beĵaja]], nome [[havenurbo]] de la sultanlando de la [[Almohadoj|Almohada dinastio]] en [[Nordafriko]]. Fibonacci veturis kun li jam kiel juna knabo, kaj estis en Bugia (nuntempa [[Beĵaja]], [[Alĝerio]]) kie li lernis pri la [[Hind–araba nombrosistemo]].<ref name=Knott/>
 
Fibonacci veturis etende ĉirkaŭ la marbordo de la [[Mediteraneo]], laŭ kiu li lernis kun multaj komercantoj kaj lernis pri ties sistemoj fari aritmetikon. Li tuj konstatis la multajn avantaĝojn de la hind-araba sistemo. En 1202 li kompletigis la ''[[Liber Abaci]]'' (''Libro de Abako'' aŭ ''Libro de Kalkulado'') kiu popularigis hind-arabajn numeralojn en Eŭropo.<ref name=Knott/>
 
Fibonacci gastiĝis ĉe [[Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)|imperiestro Frederiko la 2-a]], kiu ĝuis el matematiko kaj scienco. En 1240 la [[Pizo (Italio)|Respubliko Pisa]] honorigis Fibonacci (referencita kiel Leonardo Bigollo)<ref>Vidu la komencon de ''Flos'': "Incipit flos Leonardi '''bigolli''' pisani..." (citita en la dokumento de [[MS Word]] nome [http://www.g4g4.com/MyCD5/SOURCES/SOURCE1.DOC ''Sources in Recreational Mathematics: An Annotated Bibliography''] de David Singmaster, 18a de Marto 2004 – emfazo aldonita), en angla: "Here starts 'the flower' by Leonardo the wanderer of Pisa..."<br>The basic meanings of "bigollo" appear to be "good-for-nothing" and "traveller" (so it could be translated by "vagrant", "vagabond" or "tramp"). A. F. Horadam contends a connotation of "bigollo" is "absent-minded" (see first footnote of [http://faculty.evansville.edu/ck6/bstud/fibo.html "Eight hundred years young"]), which is also one of the connotations of the English word "wandering". The translation "the wanderer" in the quote above tries to combine the various connotations of the word "bigollo" in a single English word.</ref> haviganta al li salajron.
 
La dato de la morto de Fibonacci ne estas konata, sed oni ĉirkaŭkalkulis inter 1240<ref>{{citation|title=Fibonacci and Lucas Numbers with Applications|first=Thomas|last=Koshy|publisher=John Wiley & Sons|year=2011|isbn=9781118031315|url=https://books.google.com/books?id=1iDKKceqD2sC&pg=PA3|page=3}}.</ref> kaj 1250,<ref>{{citation|title=Encyclopédia of Mathematics|first=James Stuart|last=Tanton|publisher=Infobase Publishing|year=2005|isbn=9780816051243|page=192|url=https://books.google.com/books?id=MfKKMSuthacC&pg=PA192}}.</ref> plej verŝajne en Pisa.
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Vivtempo|1175|1250|Fibonacci}}