Fibonacci: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
==Vivo==
Fibonacci naskiĝis ĉirkaŭ 1170 al Guglielmo Bonacci, riĉa itala komercisto kaj, laŭ kelkaj rakontoj, ankaŭ la [[konsulo]] por Pisa. Guglielmo estris komercan postenon en [[Beĵaja]], nome [[havenurbo]] de la sultanlando de la [[Almohadoj|Almohada dinastio]] en [[Nordafriko]]. Fibonacci veturis kun li jam kiel juna knabo, kaj estis en Bugia (nuntempa [[Beĵaja]], [[Alĝerio]]) kie li lernis pri la [[Hind–araba nombrosistemo]].<ref name=Knott>Knott, R. "Who was Fibonacci?". Maths.surrey.ac.uk. [http://www.maths.surrey.ac.uk/hosted-sites/R.Knott/Fibonacci/fibBio.html] Alirita la 6an de Marto 2016.</ref>
 
Fibonacci veturis etende ĉirkaŭ la marbordo de la [[Mediteraneo]], laŭ kiu li lernis kun multaj komercantoj kaj lernis pri ties sistemoj fari aritmetikon. Li tuj konstatis la multajn avantaĝojn de la hind-araba sistemo. En 1202 li kompletigis la ''[[Liber Abaci]]'' (''Libro de Abako'' aŭ ''Libro de Kalkulado'') kiu popularigis hind-arabajn numeralojn en Eŭropo.<ref name=Knott/>