Renato Kartezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de filozofa skeptikismo kaj dualismo
e +formatado de ŝablonoj per AWB
Linio 24:
|subskribo = [[Dosiero:Firma Descartes.svg]]
}}
'''Renato KARTEZIO''' ({{lang-fr|René Descartes}}, {{lang-la|Renatus Cartesius}}; naskiĝis la {{datodaton|31|marto|1596}}, mortis la {{datodaton|11|februaro|1650}}) estis la unua moderna [[filozofo]] de la Okcidento, la unua moderna [[matematiko|matematikisto]] kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun [[Galilejo]] kaj [[Francis Bacon|Bakono]]).
 
== Rolo en la filozofio ==
Linio 57:
Kartezio oficiale naskiĝis la {{daton|31|marto|1596}} en [[La Haye-Descartes|La Haye]]<ref group="noto">La urbo, je lia honoro, poste aldonis lian nomon al sia ''(La Haye-Descartes)'' kaj de 1967 nomiĝas nur ''Descartes''.</ref> (Francio). Pierre Borel, biografo lia, tamen supozas, ke li naskiĝis en [[Châtellerault]] en [[Puatuo-Ĉarentoj]], de kie devenas la geavoj de Kartezio. Li estis la tria infano de Joachim Descartes, advokanto kaj tiam parlamentano en [[Rennes]], kaj lia edzino Jeanne Brochard.
 
Lia patrino mortis unu jaron poste dum akuŝo de sia kvara infano; la patro ofte laboris for de la hejmo; do Kartezio estis edukata precipe de sia avino, de nutristino kaj de hejma instruisto. Ĉar li estis ĉiam pala kaj multe tusis, oni dubis, ke li havos longan vivon<ref>Tion Kartezio skribis en 1645 en letero al <!--Elisabeth von der Pfalz (1618–1680)-->Elisabeth von der Pfalz; vidu {{citaĵo de libro | titolo=[[s:fr:Œuvres de Descartes/Édition Cousin|Œuvres de Descartes, Paris, F.G. Levrault]] | eldoninto=Victor Cousin | jaro=1824–1826}} </ref>.
 
Lia malbona sano prokrastis lian klerigon. Nur en 1607 li ekfrekventis la altrenoman kolegion de [[La Flèche]]. Kartezio tamen estis seniluziigita de la studado kaj poste skribis: "Mi estis edukita per studo de scienco (france: ''lettres'') ekde infanaĝo, kaj ĉar oni kredigis al mi, ke per ĝi oni povas akiri klaran kaj certan scion pri ĉio, kio utilas en la vivo, mi havis ekstreman deziron lerni. Sed post kompletigo de tiu tuta studado, je kies fino oni kutime estas akceptita inter la klerulojn, mi tute ŝanĝis mian opinion: Mi troviĝis tiel implikita en duboj kaj eraroj, ke mia impreso estis, ke mi neniel profitis de mia strebo al instruiteco, escepte de malkovri pli kaj pli mian nescion.<ref>{{citaĵo de libro | titolo=[[s:fr:Œuvres de Descartes/Édition Cousin|Œuvres de Descartes]] | volumo=6 | paĝoj=p. 4 | lingvo={{fr}}}}</ref>"
 
Post siaj studoj Kartezio, kies sano pliboniĝis, volontule aniĝis en franca regimento en [[Breda]] (Nederlando), sub la komando de la princo [[Maŭrico de Oranĵo|Maurits van Oranje]]. Tiel li la {{daton|10|novembro|1618}} konatiĝis kun la sciencisto, kuracisto kaj filozofo ''Isaac Beeckman''. Tiu notis en sia taglibro, ankoraŭ konservita, kiel Kartezio solvis fizikan problemon: Sciante, kiun distancon falanta korpo iras en du horoj, kiel oni kalkulas la vojon en la unua horo?<ref>{{Citaĵo el la reto | url=http://www.academia.edu/2780686/How_the_World_Became_Mathematical | titolo=How the world became mathematical | aŭtoro=Dennis Des Chene | lingvo={{en}} | alirdato=2013-03-23}}</ref> La du viroj amikiĝis, Beeckman kreskigis ĉe Kartezio la intereson pri matematiko kaj konatigis lin kun ideoj de [[Galilejo]]. Leteroj de Kartezio al Beeckman estas liaj plej fruaj, kiuj konserviĝis. Tamen en 1630 Kartezio kaj Beeckman ekdisputis pri la demando, kiom la dua influis la unuan, kaj Kartezio letere insistis, ke neniam Beeckman iel influis lin<ref>{{Citaĵo el gazeto | aŭtoro=Richard Arthur | titolo=Beeckman, Descartes and the Force of Motion | gazeto=Journal of the History of Philosophy | volumo=45 | monato=januaro | jaro=2007 |paĝoj=1–28 | lingvo=la angla | url=http://www.humanities.mcmaster.ca/~rarthur/papers/BDFM.pdf | alirdato=2013-03-23}} </ref>.
 
En 1619 Kartezio faris vojaĝon al [[Danio]], [[Pollando]], [[Hungario]] kaj [[Bohemio]] kaj tiam en [[Frankfurto ĉe Odro]] ĉeestis la kronadon de imperiestro [[Ferdinando la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Ferdinando la 2-a]]. Poste li denove soldatiĝis, sub duko [[Maksimiliano la 1-a (Bavario)|Maksimiliano la 1-a]], kaj batalis en la [[tridekjara milito]], ekzemple en la konkero de [[Prago]]. Poste li vojaĝis en Italio, Germanio, Svislando kaj Nederlando kaj diskutis kun tieaj kleruloj. En 1622 li revenis al Francio kaj en 1623 ekloĝis en Parizo. En la postaj jaroj li supozeble konatiĝis kun [[Marin Mersenne]].
Linio 87:
== Vidu ankaŭ ==
{{Projekto vizaĝoj}}
{{Projektoj|wikiquote=René Descartes|wikisource=René Descartes}}
* [[Spinozo]]
* [[Difekto (geometrio)]]
Linio 93 ⟶ 92:
* [[Gottfried Wilhelm Leibniz]]
* [[Blaise Pascal]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj|wikiquoteq=René Descartes|wikisources=René Descartes}}
 
{{Bibliotekoj|PeEnEo=2107|PND=118524844|LCCN=n/79/61201|VIAF=41838958|TSURL=viaf/41838958}}
 
{{Vivtempo|1596|1650|Descartes, Rene}}
{{havenda artikolo|René Descartes}}
 
[[Kategorio:Universalaj kleruloj]]