Tutmonda Esperantista Junulara Organizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra, <references/> → {{referencoj}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
 
La 1990aj jaroj ene de TEJO estis periodo fariĝi pli profesia sur tutgloba nivelo. La ĉefaj publikaĵoj de TEJO, aparte Kontakto, spertis frapajn ŝanĝojn por pli bone plenumi la dezirojn de legantoj; TEJO transprenis en [[1995]] la antaŭan GEJ-oficejon en la germana urbo [[Bonn]] (ĝis 1997) aldone al ĝia centra oficejo en [[Roterdamo]]; kaj la organizo pli engagiĝis pri junulara politiko kaj agado per la Eŭropa Junulara Forumo kaj [[Unuiĝintaj Nacioj]].
 
==Strukturo==
 
TEJO havas [[Estraro de TEJO|estraron]], komitaton kaj komisionojn. La estraro konsistas el [[Prezidantoj de TEJO|Prezidanto]], Ĝenerala Sekretario, Kasisto kaj eventuale 2 ĝis 6 aliaj estraranoj. La estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. Ĝi interalie plenumas la decidojn de la Komitato, prezentas al ĝi raporton, proponon de buĝeto kaj financajn rezultojn, nomumas komisiitojn kaj redaktorojn de siaj eldonaĵoj, okupiĝas pri [[IJK]] kaj pri rilatoj kun aliaj organizoj. Por la periodo 2015-2017 en la estraro estas [[Michael Boris Mandirola]], [[Arina Osipova]], [[Cédric Marchal]], [[Ariadna García Gutiérrez]] kaj Juliana Evandro.
 
La komitato konsistas el la estraranoj, komitatanoj A, B kaj C. Komitatanoj A reprezentas la [[Landaj sekcioj de TEJO|landajn]] kaj [[Fakaj Esperanto-asocioj|fakajn]] sekciojn de TEJO kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn kaj estas elektitaj de ili. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj A kaj B. La komitato estas la ĉefa decida instanco de TEJO. Ĝi interalie difinas la agadon de la estraro kaj de TEJO ĝenerale, elektas la estraron, aprobas buĝeton kaj ekzamenas financojn, kaj decidas pri akcepto de landaj kaj fakaj sekcioj. Nuntempe estas 43 komitatanoj, krom la estraranoj.
 
Komisionoj estas laborgrupoj kiuj okupiĝas pri la diversaj agadkampoj de TEJO. Ili estas starigitaj de la estraro. Ĉiu estrarano respondecas pri unu aŭ pluraj komisionoj, kaj ĉiu komisiono krome havas komisiiton. Ĉiu membro de TEJO rajtas aktiviĝi en komisiono, kaj la komitatanoj devas aktivi en almenaŭ unu komisiono. Nuntempe estas 12 komisionoj:
 
*Eksteraj Rilatoj
*Informado
*Landa Agado
*Kulturo
*Aktivula Trejnado
*[[Pasporta Servo]]
*Adoleska Agado
*Scienca kaj Faka Agado
*Homaj Rimedoj
*Moviĝebloj
*Edukado
*Elekta Komisiono
 
TEJO havas landajn kaj fakajn sekciojn. Fakaj sekcioj celas kunigi junajn Esperantistojn kiuj interesiĝas pri sama fako. Estas nuntempe 43 landaj sekcioj kaj 2 fakaj sekcioj, [[BEMI]] kaj [[EUROKKA]].
 
Krome, TEJO havas oficisto(j)n kaj [[Volontuloj de TEJO|volontulo(j)n]] kiuj laboras ĉe la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]].
 
==Elekta sistemo==
 
La [[estraro de TEJO]] estas elektita de la komitato en ĉiu malpara jaro, ĉe la komitata jarkunveno dum [[IJK]]. Samtempe la komitato starigas Elektan Komisionon kiu zorgas pri tio, trovi kaj proponi taŭgajn kandidatojn al la komitato por la sekvonta estraro. La komitatanoj estas elektitaj en ĉiu para jaro – komitatanoj A de landaj kaj fakaj sekcioj, komitatanoj B de individuaj membroj, kaj komitatanoj C de komitatanoj A kaj B. La estraro elektas komisiitojn kaj redaktorojn de eldonaĵoj.
 
==Rilatoj kun aliaj organizoj==
 
===Esperantaj organizoj===
 
Kiel junulara sekcio de [[UEA]], TEJO jure kaj finance dependas de ĝi kaj konstante kunlaboras kun ĝi. TEJO havas observanton ĉe UEA, kaj same UEA havas observanton ĉe TEJO. Observanto rajtas ĉeesti ĉiun estrarkunsidon de la alia organizo, kaj ricevas ĉiujn ĝiajn estrarajn labordokumentojn. TEJO ankaŭ havas reprezentanto(j)n ĉe la [[Komitato de UEA]].
 
TEJO ankaŭ kunlaboras kun [[ILEI]], [[E@I]], [[Muzaiko]], kaj ĝiaj fakaj sekcioj [[BEMI]] kaj [[EUROKKA]].
 
===Ne-Esperantaj organizoj===
 
TEJO rilatas kun pluraj organizoj, instancoj kaj organizaroj ekster Esperantujo, ekzemple:
 
*[[UNESKO]]
*[[Forumo Junulara Eŭropa]]
*[[IKRJO]]
*[[UNITED por Interkultura Agado]]
 
== Fonto ==