Christina Rossetti: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2) per AWB |
de La Antaŭ-Rafealida Fratero |
||
Linio 6:
Ŝiaj gepatroj estis estis la itala klerulo Gabriel Pasquale Giuseppe Rossetti, kiu pro politikaj kialoj elmigris de [[Italio]] al [[Britio]], kaj Frances Polidori, fratino de John William Polidori, la kuracisto de [[Byron]]. Ŝiaj fratoj estis la poeto kaj pentristo [[Dante Gabriel Rossetti]] kaj la ŝtatoficisto (ĉe la ministrejo de impostoj) kaj art-kritikisto William Michael Rossetti.
Ŝi naskiĝis en London kaj estis hejme edukata de ŝia patrino. Pro mensa malsano de la patro, la familio suferis pro financaj problemoj dum la 1840-a jardeko. Tiutempe Christina kaj ŝiaj patrino kaj fratino estis altirata en la angliko-katolikan movadon de la Eklezio de Anglio kaj la religio grave influis ŝian vivon kaj verkojn. En malfrua adolekso ŝi fianĉiniĝis kun la pentristo James Collinson, ano (kiel ŝia frato Dante Gabriel Rossetti) de
Christina Rossetti verkis poemojn ekde sia juneco. Ŝia unua poemaro (''Goblin Market [Kobolda Bazaro] kaj aliaj poemoj'', aperanta en 1862 kiam ŝi havis 31 jarojn, allogis grandajn laŭdojn de la kritikistoj. La antaŭan jaron mortis la poetino [[Elizabeth Barrett Browning]], kaj homoj komencis diri ke Christina Rossetti estis la sekvanto de Elizabeth Browning kiel "poetina laŭreato". Goblin Market mem estas inter ŝiaj plej konataj poemoj: sur la surfaco, ĝi estas verko por junaj infanoj, tamen fakte ĝi estas tre malsimpla, legebla je multaj niveloj. Kritikistoj interpretas ĝin kiel, ekz., alegorio pri savo kaj damno; komentario pri la roloj de virinoj kaj viroj; kaj verko kiu traktas la erotikajn dezirojn.
|