Seksa revolucio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
La termino '''seksa revolucio''' aŭ '''seksa liberiĝo''' rilatas al la profunda kaj vasta ŝanĝo okazinta dum la dua duono de la dudeka jarcento en multaj okcidentaj landoj spitante la tradiciajn kondutregulojn rilatajn al la koncepto pri seksa moraleco, homa seksa konduto, kaj seksaj rilatoj. Seksa liberiĝo komenciĝis en 1950 kaj atingis sian kulminon inter la jaroj 1960 kaj 1980, kvankam ĝiaj konsekvencoj kaj amplekso restas validaj kaj plene disvolviĝantaj ĝis la nuntempo.
La seksa revolucio identiĝas kun genra egaleco, feminismo, kontraŭkoncipaj metodoj, kiel ankaŭ kun socia kaj politika kontestado. Multaj de la revoluciaj ŝanĝoj en seksaj normoj de tiu periodo transformiĝis kun la paso de la jaroj en akceptitajn, laŭleĝajn normojn de seksa konduto.
Seksa liberiĝo signifis la pretendon kaj plenan reakiron de la homa korpo kaj nudeco, de la sekseco kiel integra parto de la individua kaj socia homa kondiĉo kontestante la tradician rolon de virinoj kaj sekve ankaŭ tiun de viroj, kaj la geedzecon. .1 2
|