Cyril Robert Brosch: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pligrandigis
e mistajpo; aldono de la e-igita nomo
Linio 1:
'''Cyril BROSCH''' [kirIl broŝ] (naskiĝis la {{daton|8|aŭgusto|1981}}) estas [[germana esperantisto]] kaj lingvisto. Li studis hindeŭropan lingvosciencon kaj filologion de la malnova oriento en [[Würzburg]] kaj [[Berlino]] (temo de la magistra laboraĵo: "Kunmetaĵoj kaj kunmetaj [[derivaĵo (lingvistiko)|derivaĵoj]] en la [[hitita lingvo]]", 2008), kie li doktoriĝis en 2011 (temo: "Pri la esprimo de lokaj rilatoj en la hitita lingvo el kompara vidpunkto", publ. 2014). Krome li estis partoprenanto de la [[Interlingvistikaj Studoj en Poznano]] (temo de la diplomlaboraĵo: "Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropista lingvoscienco kaj de Esperantologio"), kie li en 2015 ankaŭ instruis. Lin ĉefe okupas interlingvistiko, esperantologio, gramatiko kaj tipologio.
 
Li estas viprezidantovicprezidanto de [[Gesellschaft für Interlinguistik]]. Komence de 2016, li aniĝis en la [[Akademio de Esperanto]] por 3-jara oficperiodo.
 
En 2000 li publikigis du planlingvo-projektojn de privata naturo, [[Ludlange]] kaj S'nôke.
 
== Publikigaĵoj ==
(nur tiuj en Esperanto; foje sub la esperantigita nomo Kirilo Brosch)
 
*2003. "La etimologia vortaro de Vilborg“. En: Esperanto aktuell 3/2003, 20 (Recenzo de: Vilborg, Ebbe. 1989-2001. "Etimologia Vortaro de Esperanto", vol. 1-5, Malmö: Eldona Societo Esperanto).