Oŭrenso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
 
==Historio==
Ekzistis antaŭromiaj setlejoj ĉe la riveroj Minjo kaj Loña, kiel tiuj de Valdegola, Oira kaj San Tomé, sed la urbo naskiĝis en la romia setlejo apud la termofontoj Burgas kaj en la garnizono ĉe la romia ponto.
 
Oŭrenso situis apud la Via Nova, romia vojo kunliginta Bracara Augusta (nuntempa [[Braga]], en [[Portugalio]]) kun Asturica Augusta (hodiaŭa [[Astorgo]], en [[Kastilio kaj Leono]], Hispanio), kaj ĝi estis grava post la romia epoko danke al la ponto kaj al ĝia centra situacio en la tiama Galegujo. Ĝi estis la sidejo de la kortego de la [[Sueboj|suevoj]], kredeble dum la reĝado de Carriarico/Teodomiro, fondinta la unuan preĝejon dediĉita al [[Marteno de Tours|Sankta Marteno]] de Tours.
 
Post la arabaj kaj normanaj invadoj de la 10a jc. komenĉiĝis malrapida restariĝo de la urbo. En 1084 la episkopo Ederonio restaŭris la katedralon, kiu hodiaŭ estas la preĝejo de Sankta Maria Patrino. Sed en 1122 Tereza, la grafino de Portugalio, donis la regadon de la urbo al la episkopo Laŭrenco de Oŭrenso kaj ties posteuloj; tiu situacio daŭris ĝis la 17a jc.
 
La sekvajn jarcentojn Oŭrenso estis urbo de pastroj, nobeluloj kaj funkciuloj, kaj la vin-industrio prosperadis ĝis la pestoj de la fino de la 19a ac. Ĝuste tiam la urba loĝantaro kreskis dank' al la konstruado de gravaj vojoj kaj al la fervojo de Monforte de Lemos al Vigo, tiel ke la urbo transbordis la malnovan kvartalon. Nuntempe Oŭrenso estas grava vojnodo.
 
==Geografio==
La urbo situas je 135 m super la marnivelo.
 
==Vidindaĵoj==