Diplomatio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 118:
En tempo de malamikeco, diplomatoj estas ofte retirigitaj pro tialoj de persona sekureco, same kiel en kelkaj kazoj kiam la gastiganta lando kondutas amike sed estas konstatita minaco fere de internaj opoziciantoj. Ambasadoroj kaj aliaj diplomatoj estas foje realvokitaj provizore el siaj hejmlandoj kiel sistemo esprimi malplaĉon rilate al la gastiganta lando. En ambaŭ situacioj, malaltrangaj dungitoj restas ankoraŭ pro la fakta funkciado de diplomatio.
 
==SpionafoSpionado==
 
Diplomatio ege estas ligata al [[spionado]] aŭ alivorte arigado de imformaro. Ambasadoj estas bazoj kaj por diplomatoj kaj por [[spiono]]j, kaj kelkaj diplomatoj estas esence malferme agnoskitaj spionoj. Por ekzemplo, la posteno de [[armea ataŝeo]] inkludas lernadon de tiom multe kiom eblos pri la armeo de la lando al kiu ĝi estas destinita. Ili ne nepre klopodas kaŝi tiun rolon kaj, tiele ili estas invititaj nur al eventoj permesitaj al ĉiaj gastoj, kiaj ĉe armeaj defiloj aŭ flugomontroj. Estas ankaŭ pli kaŝemaj spionoj laborantaj en multaj ambasadoj. Tiuj individuoj ricevas falsajn postenojn ĉe la ambasadejo, sed ties ĉefa tasko estas kontraŭleĝe arigi informaron, kutime per kunordigo de spionaj ringoj de lokanoj aŭ aliaj spionoj. Plejparte, spionoj laboras ĉefe ekster la ambasadejoj por arigi ioman informaron fare de si mem kaj ties identecoj tendencas esti konataj de la opozicio. Kaŝe de malkovro, tiuj diplomatoj povas esti forpelitaj el ambasadejo, sed por la plej parto agentejoj de [[kontraŭspionado]] preferas teni tiujn agentojn ''in situ'' (surloke) kaj sub tre forta kontrolado.