Kurt Dellian: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Kurt DELLIAN''' (persona nomo okaze skribita ankaŭ '''Curt'''; vivodatoj nekonataj) estis germana doktoriĝita kemiisto, vivanta en Munkeno, kiu aktivis en Internacia Sci...'
 
+infoj +fontoj
Linio 1:
'''Kurt DELLIAN''' (persona nomo okaze skribita ankaŭ '''Curt'''; vivodatoj nekonataj) estis germana doktoriĝita kemiisto, vivanta en [[Munkeno]], kiu aktivis en Internacia Scienca Asocio Esperantista ([[ISAE]]) kaj kiel Esperanto-terminaristo.
 
==Vivo==
Dellian en 1952 trapasis disertacian ekzamenon ĉe la Teknika Altlernejo (''Technische Hochschule'', t.e. teknika universitato) de Munkeno en la fako kemio.<ref>Temo de lia disertacio estis "Über Derivate der p-Aminosalicylsäure und verwandter Verbindungen", [http://gateway-bayern.de/BV012506230 tajposkripto] de 55 p.</ref>
 
==Esperanta agado==
RekteBaldaŭ post la duaunua mondmilitopostmilita [[Germana Esperanto-Kongreso]] dum Pentekosto 1948 en Munkeno, Dellian trapasis la ekzamenon pri lingvokapablo de la restarigita [[Germana Esperanto-Instituto]] en decembro 1948.<ref>Karl-Ernst Paech. [http://www.esperanto-muenchen.de/Klub/Geschichte/unua_jarcento.html 100 jarojn Esperanto en Munkeno]. 1991.</ref> Samjare li okupiĝis pri kemia nomenklaturo kaj verkis malgrandan kemian terminaron germanan-esperantan (1948). En 1949 li estis delegito de ISAE por Germanio. Li iniciatis sciencan kaj teknikan difinvortaron, kiu celis suplementi la [[Plena Vortaro|Plenan Vortaron]], la postan STT 1956 (vd. la rubrikon "verkoj") kaj unue ellaboris principojn (direktivojn) por la terminologia kunlaborado kaj la aranĝo de unueciĝa fakvortaro.<ref>R.H. [t.e. [[Rudolf Haferkorn]]]. Grava Evento en la Esperanto-Terminologio: La Apero de la Scienca kaj Teknika Terminaro - STT. En: [[Scienca Revuo]] 1958:9:34-35, p. 117-119.</ref> Inter 1949 kaj 1957 Dellian kontribuis al [[Scienca Revuo]] kaj [[Sennacieca Revuo]] per pluraj artikoloj, i.a. pri esperanta terminologio kaj normigado.
 
==Verkoj (selekto) ==