Kastelo de Ráckeve: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kastelo
 
Linio 3:
 
== Historio ==
La kastelo estis konstruita por [[Eŭgeno de Savojo]] en la jaroj [[1701]] kaj [[1702]]. Eŭgeno de Savojo mortis en [[1736]], la heredanto iĝis la hungara ŝtato mem. En [[1750]] oni konstruis pliajn [[alo]]jn, tial la [[konstruaĵo]] formas kvarangulon, sed meze estas interna [[ĝardeno]]. En la sekvaj tempoj la ŝtato profitis la kastelon simpla grenejo. En [[1814]] [[incendio]] okazis, ĉefe la kupolo bruliĝis. En la [[1960-aj jaroj]] ĝi preskaŭ kadukiĝis. En la sekva jardeko laŭ [[projekto]] de [[Jenő Rados]] la kastelo renoviĝis, sed oni ne trovis konvenan funkcion por la kastelo.
[[Dosiero:Ráckeve - Palace.jpg|eta|Aerfoto pri la kastelo]]
 
== Kastelo ==
La teretaĝa [[baroko|baroka]] kastelo kun [[kelo]]j situas sola en [[parko]]. La konstruaĵo spegulas italan kaj francan efikojn. Post la enirejo la vojo kuras en la interna korto ĝis la enirejo sub la kupolo. En la aloj [[ĉambro]]j por turistoj troviĝas, en la kelo [[restoracio]] funkcias.