Moderna arto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
[[File:The Scream.jpg|thumb|''[[La krio]]'' de [[Edvard Munch]], 1893.]]
 
'''Moderna arto''' estas arta laboro produktita dum la periodo etenda proksimume el la 1860-aj al la 1970-aj jaroj, kaj ĝi prezentas la stilon kaj [[filozofio]]n proprajn de la arto produktita dum tiu epoko.<ref>Atkins 1990, p. 102.</ref> La termino estas kutime asocia kun arto en kiu la tradicioj de la pasinteco estis malakceptitaj pro spirito de eksperimentado.<ref>Gombrich 1958, p. 419.</ref> Modernaj artistoj eksperimentis per novaj manieroj rigardi kaj per freŝaj ideoj pri la naturo de materialoj kaj la funkcioj de [[arto]]. Tendenco for el [[rakonto]], kiu estis karaktera de la tradiciaj artoj, al [[abstraktado]] estas karaktera de multo el moderna arto. Pli ĵusa arta produktado estas ofte nomata [[nuntempa arto]] aŭ [[postmoderna arto]].
 
Moderna arto ekas el la heredo de pentristoj kiaj [[Vincent van Gogh]], [[Paul Cézanne]], [[Paul Gauguin]], [[Georges Seurat]] kaj [[Henri de Toulouse-Lautrec]] ĉiuj el kiuj estis esencaj por la disvolvigo de moderna arto. Ĉe la komenco de la 20a jarcento [[Henri Matisse]] kaj kelkaj aliaj junaj artistoj kiaj la [[Kubismo|pra-kubistoj]] [[Georges Braque]], [[André Derain]], [[Raoul Dufy]], [[Jean Metzinger]] kaj [[Maurice de Vlaminck]] revoluciigis la parizan artetoson per "sovaĝaj", mult-koloraj, esprimivaj pejzaĝoj kaj figuraj pentraĵoj kion la kritikistoj nomigis [[Faŭvismo]]. Ambaŭ versioj fare de [[Henri Matisse]] de ''La danco'' signis ŝlosilan punkton kaj en lia kariero kaj en la disvolvigo de moderna pentrarto.<ref>Russell T. Clement. ''Four French Symbolists''. Greenwood Press, 1996. Paĝo 114.</ref> Ĝi montris la ekan fascinadon de Matisse rilate al la primitiva arto: nome intensa arda koloraro de la figuroj kontraŭ la malvarma blu-verda fono kaj la ritma sukcedo de dancantaj nudaĵoj ersprimas la sentojn de emocia liberiĝo kaj [[hedonismo]].