Londono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 189:
 
== Vidindaĵoj ==
La '''[[Brita Muzeo]]''' (''British Museum'') estas unu el la plej grandaj kaj bonkonataj [[muzeo]]j en la mondo, etnografia kolektaĵejo de la Unuiĝinta Reĝlando, en la distrikto Bloomsbury. La historio de la muzeo (kaj la libraro) reiras ĝis 1753, kiam la registaro aĉetis artotrezoron kaj libraron de Siro Hans Sloane (1660–1753). Ĝi malfermis la pordon en 1759 por la publiko en la tiama konstruaĵo ''Montagu Hous''. La nuna muzea konstruaĵo estis konstruita inter 1823-1852 sur loko de la ''Montagu House'', planita de Siro Robert Smirke, en klasikisma stilo. En posedo de muzeo troviĝas gravaj antikvaj kaj mezepokaj artotrezoraĵoj kaj artobjektoj. Oni ekspozicias la ortografiajn kolektaĵojn en la ''Museum of Mankind'', en alia parto de Londono. La libraro de ''British Museum'' kuniĝis en 1973 kun aliaj gravaj kolektaĵoj kaj estiĝis la [[British Library]].
 
[[Palaco Buckingham]] estas la oficiala Londona sidejo de la brita monarko. Origine konstruita por la Duko de Buckingham en 1703. La Reĝo Georgo la 3-a aĉetis la palacon en 1772 por la reĝa familio. Ekster la ĉefpordejo staras statuo de la Reĝino Viktoria (1819 – 1901), reĝino inter 1837 kaj 1901. La nomo de la strato kiu kondukas al la palaco estas ''[[The Mall]]'' [de mol]. Aŭtoj estas tie malpermesataj dimanĉe. La palaco estas grava loko por ŝtatceremonioj kaj tie oni povas vidi la mondfaman ceremonion “ŝanĝado de la gvardioj”.
 
''Trafalgar Square'' ([[Placo Trafalgar]], en esperanto) estas placo de la centro de Londono (Britio), konstruita por rememorigi la Batalon de Trafalgar en kiu la brita ŝiparmeo venkis super la ŝiparmeoj franca kaj hispana ĉe la marbordoj de Kadizo, Hispanio. La origina nomo estis placo de Vilhelmo la 4-a, sed George Ledwell Taylor sugestis la nomŝanĝon. En la norda zono de la placo situis la realaj staloj de la epoko de Eduardo la 1-a, dum sude troviĝis la Charing Cross origina. Oni nuntempe konsideras la Charing Cross kiel la kerno de Londono kaj de ĝi oni mezuras ĉiujn distancojn. La placo estas kutima loko por [[manifestacio]]j politikaj kaj estas loko kie staras la kolono de [[Horatio Nelson]].
 
* [[Turo de Londono]]
* [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|Katedralo Sankta Paŭlo]]