Transgenrulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
"'''Transgenrulo'''" estas homo kun malakordo inter sia [[socia sekso]] kaj sia biologia [[sekso]].
La vorto estas [[neologismo]], elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu apartigilon [[genro]]).
Ĝi estus uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. Sub la rubriko "transgenro", oni foje inkluzivus [[transvestulo|transvestulojn]] kaj [[reĝinjo|reĝinjojn]], kaj eĉ ĉiujn kiuj agas de maniero forte kontraŭ la genra ŝablono de sia biologia sekso.
 
Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas ŝia aŭ lia sekso pro malakordo kun ŝia aŭ lia genra identeco. "Transgenraj" homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.