La KancerKliniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LKK ne restas daǔre 30-jara.
Linio 2:
'''La KancerKliniko''' (mallongige '''LKK''') estas humura satira gazeto trimonata, sindiranta "politika, kultura, skandalema, ajnista", kiu ekaperis en [[1976]]. Ĝi estis fondita de la iamaj redaktantoj de la gazeto de la [[Junulfako]] de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] ([[La juna penso]]) [[Ĵak Lepŭil']], Laŭrenco (Laurent) Septier kaj [[Jo-Petro Danvy]], al kiuj rapide aldoniĝas la desegnisto [[Serge Sire]]. Multaj kunlaborantoj. Ĉefredaktoro: [[Ĵak Lepŭil']].
 
La Esperanto-kulturo ja ŝuldas multon al tiu gazeto jam pli ol 30-jara. La gazeto entenas interalie multajn poemojn, bildstriojn, tradukaĵojn, artikolojn opiniajn sed ankaŭ ajnecajn (kun, ekzemple, unu artikolaro pri supologio ktp). En tiu gazeto oni povas trafi jen [[Akademio de Esperanto|akademianojn]] jen Esperanto-artistojn jen nekonatojn... kaj eĉ kelkajn VolaPüg'-partoprenantojn!
 
Sed aldone al la gazeto, LKK eldonas ankaŭ multajn kromaĵojn en siaj KancerKlinikoTeko kaj KromKancerKliniko: povas temi pri verkoj tradukitaj ("Stil-ekzercoj" de [[Raymond Queneau]]), pri multpaĝaj bildstrioj aŭ pri aliaj tekstoj kiel la terminaro "[[Knedu min sinjorino!]]" de [[Renato Corsetti]] (slanga Esperanto-vortaro), la "[[Lingwe Uniwersala]]" de [[Rikardo Cash]] (libro pri la [[pra-Esperanto]]) aŭ [[b:Kompendio pri blazonoj|Kompendio pri blazonoj]] de [[Serge Sire]] (speco de lernolibro pri [[heraldiko]]).