Monto Almanzor: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Almanzor''' estas la plej alta monto en centra Hispanio. Situanta en la Sierra de Gredos en la provinco Avilo, Almanzor estas 2,592 metrojn alta. Ĝi konsistas el gr...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Almanzor''' estas la plej alta monto en centra Hispanio. Situanta en la [[Sierra de Gredos]] en la [[provinco Avilo]], Almanzor estas 2,592 metrojn alta. Ĝi konsistas el [[granito]]. La monto estas konata ankaŭ en la hispana kiel ''Pico de Almanzor'' kaj ''Moro Almanzor'' (Montopinto Almanzor kaj Maŭro Almanzor, respektive).
 
==Historio==
 
La monto ricevis sian nomon de [[Al-Mansur]] (araba por "la venkinto"). Al-Mansur Ibn Abi Aamir estis generalo kaj ŝtatisto en islama Hispanio ([[Kalifujo de Kordovo]]) dum la fino de la [[10-a jarcento]]. Muhammad bin Abi Amir estis lia reala nomo; la maŭroj en Hispanio donis al li la titolon de Al-Mansur pro liaj venkoj super la kristanoj.
 
Dum liaj multaj kampanjoj, Al-Mansur pasis laŭdire proksime de tiu monto kaj li estis ensorĉita per ĝia beleco.
 
Almanzor estis grimpita por la unua fojo laŭ registroj en septembro 1899 fare de M. González de Amezúa kaj José Ibrián. Espada, Ontañon kaj Abricarro faris la unu-vintran supreniron en 1903. En 1960, 1 m alta ferkruco estis metita sur la montpinton.
 
[[Kategorio:Montoj de Hispanio]]
[[Kategorio:Geografio de Kastilio-Leono]]