Christoph Klawe: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Brunido (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
alineoj
Linio 1:
D-ro '''Christoph KLAWE''' studis medicinon en la universitatoj de sia hejmurbo [[Majenco]] ([[Germanio]]) kaj [[Dublino]] ([[Irlando]]) kaj kvalifikis sin kiel neŭrologo, psikiatro kaj psikoterapiisto. Nuntempe li loĝas en [[Treviro]] (Trier) (Germanio) kaj tie estras grandan centron por la kuracado de malsanuloj, kiuj suferas de [[multobla sklerozo]]. Ekde la 100-a jubilea eldono li estas vicĉefredaktoro de [http://interrev.com Medicina Internacia Revuo (MIR)],la oficiala scienca revuo de [[Universala Medicina Esperanto-Asocio]] (UMEA). Depost la 19-a Internacia Medicinista Esperanto Kongreso, kiu okazis en la jaro 2014 en Budapeŝto, li ankaŭ estas prezidanto de tiu Asocio.

Flanke de siaj profesiaj devoj li ĉefe interesiĝas pri la Japana kulturo kaj estas entuziasmulo pri la Japana [[Goo|Go-ludo]] kaj la luktarto [[Aikido]]. Tiurilate li aktivas en Esperantista Go-Ligo Internacia (EGLI) kaj estas kunfondinto kun [[Mireille Grosjean]] de la movado [http://esperanto-aiki.de/o?lang=eo AikidEo], kiu celas kunigi la fortojn de Esperantistoj kaj Aikido-praktikantoj.<br />
 
De post 2012 li estas estrarano de [[Internacia Esperanto-Instituto]] en [[Hago]].