Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

91 bitokojn forigis ,  antaŭ 3 jaroj
Strekoj, substreko; forigi la duan mapon; ĉ. → {{ĉirkaŭ}}; forigi troajn jarligilojn
|vikipedio = fr
}}
La '''franca lingvo''' (france: ''langue française'', ''français'' /fʁɑ̃sɛ/) estas latinida lingvo parolata de '''274 milionoj'''<ref>http://www.francophonie.org/Estimation-des-francophones.html</ref> ({{ĉ. |duono}} kiel dua lingvo), precipe en [[Francio]], [[Kanado]], [[Alĝerio]], [[Haitio]], [[Belgio]], [[Svislando]], multaj landoj de Nord- kaj Okcident-[[Afriko]] kaj ankaŭ en [[Usono]]. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de [[UN]], de [[Eŭropa Unio]] kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de [[Universala Poŝta Unio]]<ref>http://www.upu.int/fr/lupu/langues.html</ref>, kreita en 1874.
 
La franca lingvo estas [[romanida lingvo]] precipe elvenante el la vulgara [[latino]] parolata en [[Gaŭlio]]. Oni konsideras ke la [[malnovfranca lingvo]] ekzistis de la [[842]] ĝis {{ĉirkaŭ [[|1400]]}} (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De {{ĉirkaŭ [[|1400]]}} ĝis [[1600]], la lingvo estas nomata [[Franca (meza)|meza franca]] (ISO 639: frm).
 
== Franclingvio ==
; '''- 100.''': La franca devenas plejparte el '''la vulgara latino''' parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la '''[[1-a jarcento a.K.]]''', influata de la [[gaŭla lingvo|gaŭla]], [[Kelta lingvaro|kelta]] lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de [[Cezaro]]. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj [[Cicerono]], sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la [[Imperio]], la latino de '''la Vulgato'''. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
 
; '''500.''' : Dum '''500-1000500–1000''', post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de [[Hispanio]] kaj [[Italio]], fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
 
; '''1000.''' : En '''[[1066]]''', franclingvanoj atakis kaj regis [[Britio]]n, profunde influonte la disvolviĝon de '''la angla''', kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la [[Kanto de Roland]]. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas [[Malnova franca lingvo]] kun [[ISO 639]]-kodo fro.
 
; '''1500.''' : Dum '''1200-19001200–1900''', la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
 
; '''Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.''': La franca estis la internacia lingvo de [[kulturo]] kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1870 iu aŭdis la Germanimperian [[Vilhelmo la 1-a (Germana Imperiestro)|Vilhelmo la 1-a]], kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro [[Bismarck]] france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj [[sciencisto]], loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.
 
=== Sonkunligo ===
Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan [[Ortografio|ortografionortografio]]n, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas naza vokalsono foje perdas nazeco (''bon'' (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).
 
Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto ([[IPA]]).
== Bildaro ==
<gallery>
Dosiero:Map-Francophone World.png|Malhelblua: francparolanta - Blua: oficiala lingvo
Dosiero:Langues de la France1.gif|Regionaj lingvoj de Francio
Dosiero:Francophone_AfricaFrancophone Africa.svg|Franclingva Afriko
</gallery>
 
1 196

redaktoj