Diego Velázquez: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +formatado de ŝablonoj per AWB
e li mortis
Linio 10:
Loko de morto = [[Madrido]], [[Hispanio]] |
}}
'''Diego Rodríguez de Silva y Velázquez''' (naskiĝis en [[junio]] [[1599]], mortis la {{daton|6|aŭgusto|1660}}), pli simple konata kiel '''Diego VELÁZQUEZ''', estasestis grava [[Hispanio|hispana]] [[pentristo]] de la [[17-a jarcento]], kiu ĝuis konsiderindan influon en la kortego de la [[Listo de regantoj de Hispanio|reĝo]] [[Filipo la 4-a (Hispanio)|Filipo la 4-a]]. Kune kun [[Francisco de Goya]] kaj [[El Greco]], li estas ĝenerale rigardita kiel unu el la plej talentaj [[Arto|artistoj]] de la tuta [[historio de Hispanio]]. Lia stilo, kvankam tre persona, videble baziĝas sur la reginta [[Baroko|baroka movado]] de tiu periodo. La du vizitoj, kiujn li faris al [[Italio]], estas atestitaj de tiamaj dokumentoj kaj grandege influis la evoluon de lia verko. Krom multaj pentraĵoj havantaj historian aŭ kulturan valoron, Diego Velázquez ellaboris abundon da [[portreto]]j, kiuj bildigas la [[Habsburgoj|hispanan reĝfamilion]], aliajn [[Eŭropo|eŭropajn]] eminentulojn (inkluzive de la [[papo]] [[Inocento la 10-a]]) kaj eĉ pli komunajn homojn. Laŭ plejmulto el la kritikistoj, la stilo de Velázquez atingis sian klimakson per la plenumo de ''[[Las Meninas]]'', lia ĉefa majstroverko.
 
Ekde la unua kvarono de la [[19-a jarcento]], la stilon de la hispana majstro ekimitis la [[Realismo|realistaj]] kaj [[Impresionismo|impresionistaj]] pentristoj, precipe [[Édouard Manet]]. Sekve, pli modernaj artistoj kiel [[Pablo Picasso]] aŭ [[Salvador Dalí]] faris omaĝon al sia gloria samlandano, per la rekreado de pluraj el liaj plej famaj verkoj.