Paul Hopkins: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
+informkesto
Linio 1:
{{ Informkesto esperantisto
[[Dosiero:phopkins.jpg|eta|Paul Hopkins]]
| nomo = Paul Hopkins
'''Paul HOPKINS''' (naskiĝis 1958 en [[Viktorio, Brita Kolumbio]] ([[Kanado]])) unue studis ĝermanajn kaj slavajn lingvojn kaj literaturojn, sed poste doktoriĝis pri [[lingvistiko]], kaj verkis doktoran disertacion pri la [[fonologio]] de la [[kaŝuba lingvo]]. Kiel lingvisto li ankaŭ okupiĝis multe pri indiĝenaj [[lingvoj de Kanado]], precipe tiuj de la [[saliŝa lingvaro]] kaj la [[atabaska lingvaro]], kaj traduke adaptis por esperant-lingva leganto pedagogian gramatikon de la [[laŝucida lingvo]].
| dosiero = phopkins.jpg
| priskribo =
| pseŭdonomo =
| dato de naskiĝo = [[1958]]
| loko de naskiĝo = [[Viktorio]], {{CAN}}
| nacieco = [[Kanado|kanadano]]
| tradukis =
| dato de morto =
| loko de morto =
| verkis =
| aliaj aktivecoj =
| akademiano =
| denaska esperantisto =
}}
 
'''Paul HOPKINS''' (naskiĝis 1958 en [[Viktorio, Brita Kolumbio]] ([[Kanado]])) unue studis ĝermanajn kaj slavajn lingvojn kaj literaturojn, sed poste doktoriĝis pri [[lingvistiko]], kaj verkis doktoran disertacion pri la [[fonologio]] de la [[kaŝuba lingvo]]. Kiel lingvisto li ankaŭ okupiĝis multe pri indiĝenaj [[lingvoj de Kanado]], precipe tiuj de la [[saliŝa lingvaro]] kaj la [[atabaska lingvaro]], kaj traduke adaptis por esperantlingva leganto pedagogian gramatikon de la [[laŝucida lingvo]].

Paul komencis agadon en la Esperanto-movado kiel kasisto de la Esperanto-Klubo de VictoriaViktorio en 1978, kaj baldaŭ poste (1979) elektiĝis prezidanto de la [[Junularo Esperantista Kanada]]. Tri restadoj en Germanio (1978, 1979 kaj 1980/81) konatigis lin kun la eŭropa movado kaj kondukis al tutjara staĝo kiel [[volontuloj de TEJO | volontulo de TEJO]] en Centra Oficejo de UEA/TEJO en [[Rotterdam]] (1981/1982) por la [[Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO]], post kiu li elektiĝis estrarano de la [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]] dum la [[IJK]] en [[Leuven]]. Havante la estraran taskon de landa agado, li fariĝis unua redaktoro de ties organo ''[[TEJO Tutmonde]]''. Poste li dufoje reprezentis sian landon en la [[Komitato de UEA]], kaj mult-jare agadis kiel interreta instruanto de Esperanto por kursoj de la baza kaj meza nivelo.
 
Paul ankaŭ agadis en la kanada Esperanto-movado, aliĝante al la estraro de [[Kanada Esperanto-Asocio]] en 1984, akceptante la postenojn de vicprezidanto (1985), prezidanto (1991), sekretario (2000), kaj denove prezidanto (2014). Por KEA li redaktis plurajn eldonaĵojn: la Esperant-lingvaj bultenoj ''[[Alumeto (revuo)|Alumeto]]'' (13 numeroj, 1992-2000) kaj ''[[Lumo (revuo)|Lumo]]'' (3 numeroj 1999-2001, 10 numeroj 2006-2012), kaj la angla-lingva bulteno ''[[Esperanto Update]]'', (20 numeroj, 1994-2003). Li fondis retan grupon ĉe Yahoo por kanadaj esperantistoj, esperanto-ca.