Orlando Zapata Tamayo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e Robota unusencigo: Camagüey - Ŝanĝis ligo(j)n al Camagüey (urbo)
Linio 5:
Laŭ la patrino de Zapata, li okazigis sian malsatstrikon proteste al la karceraj kondiĉoj, kio estis poste raportita de multaj eksterlandaj [[amaskomunikiloj]]. Por la kuba kanceliero, la morto de Zapata estis respondeco de [[Usono]]. Lia forpaso amaskomunikile eĥiĝis, inter aliaj kialoj, ĉar li estis la unua kuba opozicianto forpasinta en kuba karcero ekde [[1972]], kiam forpasis [[Pedro Luis Boitel]] ankaŭ pro fastostriko. La partianoj de la kuba registaro konsideras lin deliktulon konvertita en martiro, dum la disidentoj kaj la kontraŭuloj de la kastrisma reĝimo igis lin [[simbolo]] por la kuba disidenteco, akirante elstaran gravecon inter ili. La Eŭropa Komisiono kondamnis tiun okazintaĵon kaj petis al la kuba registaro plibonigi la situacion de la homaj rajtoj.
 
Li estis arestita la [[6-an de decembro]] [[2002]] fare de agentoj de la Departemento de Ŝtata Sekureco, akuzita je malobeo, pro kio li estis enkarcerigita dum pli ol tri monatoj. La [[20-an de marto]] [[2003]], 13 tagojn post lia liberigo, li estis duafoje arestita dum la subpremado konata kiel "[[Nigra Printempo]]", per kiu la kuba registaro enkarcerigis 75 disidentojn, kaj sendita al la malliberejo Kilo 8 de [[Camagüey (urbo)|Camagüey]].
 
== Vidu ankaŭ ==