Esperanto-movado en Hispanio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malmajuskligo |
malmajuskligo |
||
Linio 2:
------
Antaŭ la ekapero de Esperanto ekzistis en Hispanio movadeto pri aliaj projektoj de internaciaj lingvoj, nome, tiu de la hispano [[Bonifacio
==Unua parto: 1887-1905==
Unuaj Esperantistoj estis en [[Malago]] [[Jozefo
La ĵurnalo respublikana ''[[El Nuevo Régimen]]'' ("La nova reĝimo") publikigis artikolon subskribitan de [[Francisco Pi y Margall]], prezidinto de la [[unua Hispana Respubliko]] diskonigante Esperanton (Madrido, 29-a de januaro 1898) kaj semajna madrida revuo ''[[Alrededor del Mundo]]'' ("Tra la mondo") publikigis favoran artikolon (22-a de marto 1900) kaj novaĵojn (22-a de novembro 1900).
Tiuj estis unuaj semistoj de Esperanto. La afero baldaŭ ekfruktiĝis, unuaj lokaj grupoj fondiĝis en Murcia (prez. [[Ricardo Codorniu]], inĝeniero pri arbaroj), en [[Logroño]] (prez. [[Jozefo
Por unuigi la klopodojn de grupoj kaj Esperantistoj izolitaj, oni starigis je la [[1-a de februaro]] [[1903]] la [[Hispana Societo por Propagando de Esperanto|Hispanan societon por propagando de Esperanto]] (Valencio) kun la monata gazeto "[[La Suno Hispana]]" (oktobro 1903) kiel oficiala organo.
==2-a parto, [[1905]]-[[1914]]==
Tiu epoko estas karakterizata de tre aktiva propagando kaj bona sukceso. Fondiĝis grupoj en [[Manresa]] (la unua de Katalunio 1905); La Coruña (prezidis [[Manuel
Ĵurnalaro de multaj urboj (ĉefe Alicante, [[Barcelono]], [[Bilbao]], Coruña, Girona, Jaén, [[Leono (Hispanio)|León]], [[Madrido]], Malaga, Melilla, Murcia, Palma de Mallorca, Tenerife, [[Valencio]], kaj [[Vigo]]) informis siajn legantojn pri tia movado. Firmo ''Espasa'' publikigis [[Enciclopedia Espasa|plej gravan Hispanan enciklopedion]] (70 volumoj) kun traduko de ĉiu vorto en pluraj naciaj lingvoj kaj en Esperanto.
Linio 21:
En 1908 la Esperantistoj de [[Bilbao]] publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "[[Bilbao Esperantista]]", kaj en 1910 "[[Nova Sento]]"n.
En 1907 Bravo del Barrio, Codorniu, Redondo kaj aliaj starigis en Madrid "Centra E-ista Grupo" (prez. [[Jozefo
En Kadizo [[Jozefo
Krom lokaj bultenoj, estas citindaj gazetoj "[[Jen (gazeto)|Jen]]", de Barcelono, sprita kaj bonstila revuo, "[[Kataluna Esperantisto]]", oficiala organo de KEF, ankaŭ en Barcelono (ekde 1910), "[[La Korespondanto]]" (Valencio, 1911) kaj "[[Tutmonda Espero]]" (Barcelono).
===Tri kuriozaj notoj de tiu periodo===
* Je la 6-a de februaro 1906 oni elparolis unuafoje la vorton "Esperanto" en la [[Kortesoj|hispana parlamento]]; tion faris deputito [[Leopoldo
* En 1910 Garzón Ruiz donis en Kadizo al sia ĵusnaskita filo la nomon "[[Esperanto (personnomo)|Esperanto]]".
* En Granda Teatro de Madrido oni ludis tute en Esperanto komedion de [[Vital AZA]] "[[Halto kaj gastejo]]" tradukita de Redondo, okaze de festo organizita favore de kelneroj kaj hotelservistoj.
Linio 36:
Kaŭze de la [[Unua mondmilito|tutmonda milito]], malgraŭ la neŭtraleco de Hispanio, Esperanto suferis malprogreson; plimultkostiĝo de la papero helpis malaperigon de ĉiuj Esperantaj gazetoj, escepte "Kataluna Esperantisto"; la cirkonstancoj ne estis taŭgaj por fari sukcesan propagandon, ĉar ĉiuj sin priokupis precipe pri la milito kaj ĝiaj sekvoj. KEF daŭrigis sian laboron, ankaŭ [[Vaska Federacio]], kaj post malapero de Hispana Societo, stariĝis en Madrid "[[Zamenhofa Federacio]]" por propagandi Esperanton en la ceteraj hispanaj regionoj (1916). Ĝia oficiala organo estis "[[Hispana Esperantisto]]", revuo plej bela aperinta ĝis tiam en Hispanio, fondita de Mangada (Madrido, januaro 1917 - marto 1923; eldonis Linera, San Lucas 5). Lokaj grupoj klopodis konservi "la sanktan fajron" ĝis la alveno de pli oportunaj tempoj. Oni starigis ankaŭ [[Hispana Esperanto-Konfederacio|Hispanan Esperanto-Konfederacion]] sur la bazo de Federacioj Kataluna, Aragona kaj Vaska; ĝi havis sian unuan kongreson en [[Reus]] (11-13 junio 1916.) koincidante kun la 7-a Kongreso regiona de KEF.
En tia epoko de malvigliĝo de la movado, kelkaj pioniroj faris danke al Esperanto citindan laboron. Kaŭze de la milito aŭstraj infanoj pereis aŭ suferadis pro malsato kaj malvarmo. Aŭstra Esperantisto [[Karlo
==4-a parto, [[1923]]-[[1933]]==
Por unuigi ĉiujn Esperantistojn hispanajn, oni starigis en 1925 [[Hispana Esperantista Asocio|Hispanan Esperantistan Asocion]] (HEA), formata de Esperantistoj izolaj kaj de tiuj apartenantaj al lokaj grupoj; tiuj siavice povas esti aliĝintaj senpere al HEA aŭ al regiona federacio, kaj la regiona federacio aliĝas al HEA - tiamaniere oni respektas individuan kaj asocian liberecon. Plie ekzistas ankaŭ la antikva Hispana Esperanta Konfederacio, restarigita laŭleĝe [[7-a de marto]] [[1932]] kaj formata de Federacioj Kataluna, Aragona, Asturia, Kanaria, kaj [[Valencia Regiono|Levantina]] (Orienthispana), la unua kaj plej grava. Ankaŭ ekzistas [[Hispana Esperantista Fervojista Konfederacio]], aliĝinta al HEA. En 1933 oni laboris por kunigi tiujn tutlandajn asociojn kaj fari el ili unu asocion tuthispanan.
Krom la regionaj kongresoj organizitaj de KEF (la deksesa en ''[[Vendrell]]'', dum la somero 1933 okazis naciaj kongresoj. Ne kalkulante tiun de [[Reus]] (junio 1916) okazis tri nomataj "Diskutantaj kunvenoj de Esperantistoj de Iberaj landoj" en Barcelono (25-30 de junio 1920), Zaragoza (26-29 de majo 1921) kaj Valencia (printempo de 1923). La 4-a okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. La 5-a en [[Córdoba (Hispanio)|Córdoba]] (10-12 de majo 1925) petis kaj atingis, ke la registaro ordonu akcepti Esperanton kiel [[klara lingvo]] por la telegramoj. La 6-a (Madrid, junio 1926) starigis [[Hispana Esperanto-Instituto|Hispanan Esperanto-Instituton]], kiu, laŭ la regularo, konsistas el ne pli ol kvardek membroj. La 7-a okazis en [[Sevilo]] (5-9 de novembro 1928) kun la honora prezido de [[Alfonso la 13-a (Hispanio)|la reĝo]] kaj ankaŭ la 8-a en [[Oviedo]] (14-18 de septembro 1929) kun internacia ekspozicio de lernejaj laboraĵoj; la 9-a, estis la dua de Madrido (1522 majo 1932), kaj la 10-a en [[Santandero (Hispanio)|Santandero]] (20-24 aŭgusto l933), kun la honora prezido de la [[2-a Hispana Respubliko|respublika]] prezidanto. Dum tiu kongreso oni donis la [[ZEO|nomon de Zamenhof al strato]] de Santandero; ja aliaj urboj havas kun tiu nomo placon, kiel [[Tarrasa]], aŭ straton, kiel [[Sant Feliu de Guixols]] kaj [[Cheste]] kaj Barcelono (de 1931). En kongreso de Santandero oni nomis komitaton ([[Fernando
Oficiala organo de [[Hispana Esperantista Asocio|HEA]] estis unue "[[La Suno Hispana]]" (1926), poste "Hispana Esperanto" madrida revuo, fondita de Mangada (januaro 1928), kiu en aprilo 1931 ŝanĝis sian nomon en "Hispana Esperanto-gazeto", kaj Mangada cedis la revuon al HEA.
Linio 50:
En 1933 [[Hispana Esperantista Asocio|HEA]] konsistis el 740 membroj (prezidis Julio Mangada) kun oficiala organo [[Hispana Esperanto-Gazeto]], 16-32 paĝa, formato 20x14, ne estas abonebla sed oni disdonas ĝin senpage al HEA-anoj. Tiu asocio (sidejo strato Sagasta, 10, ĉe la Ruĝa Kruco) enkalkulas dudek grupojn kaj estas aliĝinta al ĝi Hispana Esperantista Fervojista Konfederacio kun 300 membroj, multaj el ili estas ankaŭ HEA-anoj.
[[Hispana Esperantista Konfederacio]] konsistas el federacioj Aragona, Asturia, Kanaria, Kataluna, kaj Orienthispana; dum 1932-33 la prezidanto estas ĉe la Aragona Federacio; en Zaragoza publikiĝas "[[Progreso Esperantista]]", informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa, 26x17.5 monata; en [[Barcelono]], "[[Kataluna Esperantisto]]", dumonata oficiala organo de KEF, 16-paĝa, 22x16. "Frateco", plej grava grupo de Aragona Federacto, publikigas "[[Nia Vivo]]"n, ankaŭ 4-paĝa kaj 26x17,5 kiel "Progreso Esperantista". Honora prezidanto de HEK estas [[Manuel MAYNAR]], malnova pioniro de Esperanto en Aragono. Prezidanto de HEK [[Jozefo
Pri [[Hispana-esperanta vortaro|vortaroj]], krom tiu de Inglada kaj Villanueva jam citita, kaj la "[[Universala Terminologio de la Arkitekturo]]" de [[Francisco Azorín Izquierdo]], estis nenio nova en 1933. Ekzistas bonaj gramatikoj, nome tiuj de Inglada kaj Duyos, jam cititaj, tiuj de Fernando Soler, Jozefo Anglada, Bremon, Inglada (filo), [[Julio Mangada Rosenörn|Mangada]], Garzon Ruiz, ktp. Pri literaturaĵoj ni povas citi la verkojn (originalaj kaj tradukitaj) de Inglada (patro), versaĵoj de [[Rafael
==Post 1933==
|