Alternativa medicino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kontrau -> kontraŭ
kauze -> kaŭze
Linio 6:
En plej parto de tiuj terapioj, [[natureco]], [[tuteco]] kaj [[ekvilibro]] estas alte taksataj. Ĝenerale alternativaj [[kuracisto]]j tendencus malmulte interesiĝi pri sciencaj esploroj, kvankam ili ripetadas senĉese sciencajn rezultojn kiuj utilas kiel 'pruvilojn' por iliaj terapioj. Ekzistas ne malmulte da fantaziaj kaj dubemaj terapioj. Tiel ekzemple la [[antropozofia medicino]] kiu konsilas masaĝi kun [[timianoleo]] pacienton kun grava kronika [[bronkito]] kaj evitas antibakterian [[terapio]]n aŭ la [[ozonterapio]], kiu infuzas puran [[oksigeno]]n estus danĝeraj praktikoj. Ankaŭ plantaj kuraciloj ne aŭtomate estas pli sekuraj, ĉar tiuj ĉi kuraciloj kutime eskapas bonan kontrolon, ĉar neregistraj kaj ne sub kontrolo de la punleĝaro.
 
En la plimulto de la [[Eŭropa Unio]], escepte Francio, oni rajtas laŭleĝe praktiki la alternativan medicinon. Pozitiva aspekto estas ĝenerale rigardata kiel '[[placebo]]'-efekto de tradiciaj kuracistoj. Pro iuj kialoj malbone kompreneblaj streso domaĝus la imunsistemon kaj bona etoso kreus la malan efikon. Alternativaj kuracmetodoj precipe kiam kombinataj kun longaj interparoloj aŭ altuŝoj povas pozitive influi tiun etoson kaj efiki pozitive sur la imunsistemon. Aliflanke nemalmultaj alternativaj terapioj povas kaŭzi malbonan psikan staton pro troa timigo kauzekaŭze de konsiloj rilate al ies sanstato.
 
==Vidu ankaŭ==