Oraj kornoj: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malmajuskligo |
malmajuskligo |
||
Linio 12:
La oraj kornoj famiĝis, kaj sciencisto pri antikveco [[Ole WORM]] jam [[1641]] eldonis raporton pri la longa: ''De aureo cornu''. Tie troveblas unu el du postkonservitaj desegnoj de la kornoj.
La kornojn ankaŭ menciis la [[ĵurnalo]]de la Franca Scienca Akademio, ''[[Journal des Savants]]'', en [[1678]]. La kurtan kornon priskribis arkivisto [[Richard Joachim
<table align="right">
Linio 24:
</table>
Vespere la [[4-a de majo|4-an de majo]] [[1802]] malriĉa [[orforĝisto]] kaj [[horloĝisto]] [[Niels
La ŝtelinton malkonvris Andreas HOLM, ĉefo de la asocio de orforĝistoj. Heidenreich falsnome vendintis kelkajn [[pagodo]]jn al Holm. La pagoda oro entenis [[latuno]]n, kion Holm ekrimarkis, alarmante la policon. Heidenreich unuafoje liberjuĝatis, sed Holm restis skeptika pri li kaj spionetis lin helpe de kelkaj kolegoj, interalie kiam Heidenreich forĵetis monerajn stampilojn en la urban elfosaĵon. La [[27-a de aprilo|27-an de aprilo]] oni finfine rekaptis Heidenreich, kiu la [[30-a de aprilo|30-an de aprilo]] agnoskis sian krimon.
Linio 44:
La kornoj devenis de la [[Ĝermana ferepoko]] en la [[5-a jarcento]], kaj unu portis sub la malpinta truo [[runoj|runan]] skribaĵon en la [[Praskandinava lingvo|Praskandinava]]: ''Ek hlewagastiR holtijaR horna tawido'' (eble tradukenda kiel "Mi Lægæst, arbarulo, kornon faris", aŭ ebke: "Mi, Lægæst, filo de Holt, kornon faris."). Iuj postulas, ke ĝi apartenis al la reĝo de la [[Engloj]], dum aliaj diras ke Lægæst identas kun [[Liugast]], la migrepoka reĝo en Danio de ĉ. 450, "riĉa je oro". La nobla materialo kaj la dekoro indikas ke la kornoj uzatis ĉe [[ritualo]]j dum religiaj [[ceremonio]]j. Sed necertas ĉu tiu uzo estis [[trinka korno|trinkokorna]] aŭ [[blov-instrumento|blov-instrumenta]]. Dum tiu tempo oni importis trinkajn kornojn el [[vitro]] havantajn proksimume la saman formon, kaj oni havis ankaŭ hejmfaritajn trinkokornojn el bovaj kornoj bronzornitamaj. Sed la homoj ankaŭ uzis lignajn blov-instrumentojn similajn al la Oraj Kornoj. 78 centimetre longa ligna blovokorno de la jarcento 5-a aŭ 6-a estis trovita ĉe [[Holing]] ĉe [[Herning]] en [[1993]]. La Oraj Kornoj estis enterigitaj, aŭ oferrituale, aŭ trezor-stoke.
La orkornaj bildoj rakontas pri [[mito]]j, kun ilustroj de [[homo]]j, [[besto]]j kaj fantaziaj estuloj en pluraj dividitaj partetoj. Granda parto de la mitoj nekonatas por ni hodiaŭ, sed ili ŝajne parte devenas de la [[Mediteraneo|Mediteranea areo]], dum aliaj estas klare Nordiaj aŭ eble Keltaj. La [[Asismo]] probable malfrue (post 300) ekestis en Nordio kaŭ eble la Nordiaj dioj origine samis kiel la Keltaj dioj. Ole WORM kredis ke la figuroj montras moralaĵajn [[alegorio]]jn, kaj ke la korno devenis de la epoko de [[Frode Fredegod]]. Germana kultura kaj priscienca historiisto [[Willy
La Oraj Kornoj famiĝis - super ĉio pro ilia perdiĝo. Tiu ĉi okazaĵo donis inspiron kaj nomon al la eble plej fama poemo en la [[Dana lingvo]] - "Guldhornene" de [[Adam Oehlenschläger]]. La poemon li skribis tuj post la ŝteliĝo de la kornoj. Kuriozaĵo estas ke Oehlenschläger tiam fakte loĝis en la sama kvartalo kiel Heidenreich, kiu ŝtelis kaj forfandis la kornojn. Perdiĝinte la Oraj Kornoj iĝis simbolo de la "glora paseo de Danio", helpe de la poemo de Oehleschläger. Ilin reklamcele uzis pluraj grupoj, inter tiuj la [[feminismo|feministoj]] komence de la [[20-a jarcento]], kaj la [[nazio]]j.
|