Karl Schulze: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
malmajuskligo
Linio 3:
La kontribuo de Karl SCHULZE al la kulturo de la tradukado en Esperanton estas surprize ampleksa. Schulze naskiĝis la [[ 26-a de novembro|26-an de novembro]] [[1910]] en la urbeto [[Stollberg]] [ŝtolberg] en [[Saksio]] kiel tria filo de [[bakisto]].
 
Jam kiel lernejano li forte interesiĝis pri fremdlingvoj, kaj eĉ konatiĝis kun la lingvo Esperanto. Tamen, pro sia malbonaŭdo, li ne kuraĝis plistudadi fremdlingvojn post la abiturienta ekzameno en [[1930]]. Anstataŭe li elektis juron kaj entrepren-ekonomikon kaj finis siajn studojn kun doktoriga disertacio en [[1938]]. En la postaj jaroj li laboris en la saksia urbo [[Chemnitz]] [kemnic] kiel oficisto en disktrikta konsilantaro. En [[1939]] li edzinigis sian kuzinon [[Käthe KNOLLKnoll]], kun kiu li poste havis du filinojn. Li devis servi ĉe la orienta fronto (1942-1945), kaj post la milito li eklaboris kiel [[masonisto]]. Por trovi kontraŭpezon al tiu korpe pena laboro li intense studis la rusan lingvon, kaj laŭ la opinio de lia filino, [[Barbara KRONEKrone]] el [[Berlino]], verŝajne tiu ĉi intenseco ankaŭ helpis al li interne prilabori kaj emocie transvivi kelkajn militajn travivaĵojn. Ekde [[1951]], Karl Schulze laboris dum 22 jaroj en la jura fako de ŝtata oficejo. En [[1952]], li translokiĝis al [[Berlino]], apud la profesio laboris kiel tradukisto de la rusa, kaj krome dum iom da tempo okupiĝis pri la rumana kaj la ĉeĥa lingvoj.
 
En [[1965]], post la oficiala permeso de organizita laboro por Esperanto en [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), komenciĝis lia tre intensa okupiĝo pri tiu ĉi lingvo. Li vizitis kurson, partoprenis en aranĝoj, prelegis, skribis artikolojn kaj multe tradukis. Laŭ la eldiroj de lia familio, li uzis sian libertempon ekskluzive por Esperanto. La traduka laboro okupis la plej grandan tempon dum la lastaj dek ok jaroj de lia vivo; unue tio estis mallongaj tekstoj, rakontoj de GDR-verkistoj, sed ankaŭ verkoj de [[Thomas Mann]] kaj [[Bertolt Brecht]]; sekvis kvar romanoj (de [[Bruno Apitz]], [[Bertolt Brecht]], [[Arnold Zweig]] kaj [[Thomas Mann]] – vidu la liston malsupre), kaj, kiel lasta laboro, ambaŭ partoj de [[Faŭsto]] de Johann Wolfgang von [[Goethe]].