Argentino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 696:
En la periferio de la grandaj urbaj aglomeraĵoj, produkto de konstantaj migradoj de la argentina nordoriento, el [[Paragvajo]], [[Bolivio]] kaj [[Peruo]], estas parolantoj de la [[gvarania]], [[keĉua]] kaj [[Ajmara lingvo|ajmara]]. En kelkaj zonoj limaj kun [[Brazilo]], estas ofta la uzado de la [[portuñol]], tie hibridaĵo de la hispana de Argentino kun la [[portugala]] de [[Brazilo]], ĉefe en la [[provinco Misiones]], kaj malplie en [[provinco Corrientes|Corrientes]] kaj [[provinco Entre Ríos|Entre Ríos]].
 
Diversaj komunumoj de enmigrantoj kaj filoj de enmigrantoj ankoraŭ tenas la lingvojn de ties devenregiono, kvankam tiu uzo perdiĝas laŭmezure ke antaŭeniras la generacioj. Plej elstara pro la kvanto de parolantoj estas la [[itala]], dum aliaj notindaj estas la [[germana]], la [[japana]], la [[portugala]], la [[jida]] en la argentinaj [[judoj|judaj komunumoj]], la [[kimra]] en [[provinco ChubutĈubut|ChubutĈubut]], la [[pola]] kaj plej ĵuse la [[Nordĉina dialektaro|mandarena lingvo]].
 
Kelkaj [[ĵargono]]j etendiĝis tiom ke ili meritis specifajn traktadojn, kiel la lunfardo kaj la ''rosarigasino''. La unua estas tre disvastigita pro ties uzado en la vortumado de la tango, sed ĝi perdis grandan parton de sia influo en la ĉiutaga parolmaniero, pro la generacia ŝanĝo.