Argentino: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 923:
 
== Politiko ==
La [[Konstitucio]] de [[1853]] establis sistemon de reprezenta, [[respubliko|respublika]] kaj [[Federaciismo|federacia]] regado, kiu estis retenita per ĉiuj konstituciaj reformoj ekde tiam. Argentino formiĝis per la federacia unuigo de la provincoj kiuj aperis post la dissolvo de la [[Vicreĝlando de Río de la Plata]] kaj per la aligo de tiuj kiuj konstituiĝis el la nomitaj ''Territorios Nacionales'' (Naciaj Teritorioj). La provincoj estas aŭtonomaj, kiel deklarite en la artikolo 121 de la Nacia Konstitucio.<ref> «Gobiernos de provincia», Constitución Nacional, vidu Artículo 121. [http://web.archive.org/web/20132022260300/http://www.senado.gov.ar/web/interes/constitucion/gobiernos.php] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.</ref>
 
La Konstitucio valida aktuale rezultas el teksto establita de la [[Reformo de la Argentina Konstitucio en 1994]]. La aŭtoritatoj de la federala registaro havs sidejon en la [[Aŭtonoma Urbo Bonaero]], kiu estas aktuale la ĉefurbo kun oficialaj titoloj ''Capital de la República'' aŭ ''Capital de Nación'', ambaŭ nomigoj uzataj en la Nacia Konstitucio kaj en la leĝoj, sed neformale ''Capital Federal'' (federacia ĉefurbo).
 
Vidu ankaŭ: [[Konstitucio de la Argentina Nacio]]
 
== Servoj ==
La [[Argentina Federala Polico]] - AFP (Hispane: Policía Federal Argentina - PFA) estas la ĉefa korpo de interna sekureco de la Argentina Respubliko. Ĝi estis kreita la 24an de decembro 1943, per la Dekreto 17.750 sur la bazoj de la malnova "Polico de la Ĉefurbo", kiu operaciis en la Urbo de Bonaero de 1880 ĝis tiu jaro, kaj eniris en funkciojn la 1an de januaro 1945. AFP dependas de la Ministerio de Sekureco, ĝi havas taĉmentojn en ĉiuj provincoj de la lando nomitaj "Delegacioj" kaj en la Urbo de Bonaero, kie ĝi praktikas ankaŭ la funkciojn de loka polico, entute kun la [[Metropola Polico de la Urbo de Bonaero]], pro la 7a artikolo de la Nacia Leĝo 24.588, ankaŭ nomita Leĝo Cafiero. La provincoj havas proprajn policojn, kiu laboras en multaj kazoj artikitaj kun la Federala Polico.