Kvir-teorio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektigis al Kviro
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kvir-teorio''' estas fako de [[Poststrukturismo|poststrukturisma]] [[kritika teorio]], kiu elmerĝis en la fruaj 1990-aj jaroj el la fakoj [[kviraj studoj]] kaj [[virinaj studoj]]. Kvir-teorio ampleksas kaj kvirajn legojn de tekstoj kaj teoriadon pri ''[[kviro|kvireco]]'' mem. Forte influita de la verkaroj de [[Lauren Berlant]], [[Leo Bersani]], [[Judith Butler]], [[Lee Edelman]], [[Jack Halberstam]], [[David Halperin]], [[José Esteban Muñoz]], kaj [[Eve Kosofsky Sedgwick]], kvira teorio ellabboras kaj [[Feminismo|feminismajn]] defiojn al la ideo, ke sekso estas parto de la esenca [[memo]], kaj la fokusitan ekzaminadon en gejaj kaj lesbaj studoj pri la socie konstruita naturo de seksaj agoj kaj identoj. Dum [[Gejo|gejaj]] kaj [[Lesbanino|lesbaj]] studoj fokusas sin al enketado pri natura kaj nenatura kondutoj kontekste de [[Samseksemo|samseksema]] konduto, kvira teorio etendas sian fokuson por inkluzivi ĉiun specon de seksa aktivado aŭ idento, kiu falas en normajn kaj aberaciajn kategoriojn. Itala feministo kaj filmoteoriisto [[Teresa de Lauretis]] inventis la terminon "kvira teorio" por kongreso, kiun ŝi organizis ĉe la [[Universitato de Kalifornio]], Santa Cruz en 1990 kaj speciala numero de ''Differences: A Journal of Feminist Cultural Studies'', kiun ŝi redaktis bazite je tiu kongreso.
#ALIDIREKTI [[Kviro]]
 
Kvira teorio "fokusas sin je malakordoj inter [[biologia sekso]], [[socia sekso]], kaj [[deziro]]." "Kviro" estas asociita plej prominente kun [[Ambaŭseksemo|ambaŭseksemaj]], lesbaj kaj kviraj temoj, sed ĝia analiza kadro inkluzivas ankaŭ temojn kiel [[transvestado]], [[intersekseco]], [[seksa ambigueco]] kaj [[sekskorekta kirurgio]]. La klopodo de kvira teorio malpruvi stablajn (kaj korelaciajn) biologiajn seksojn, sociajn seksojn, kaj seksecojn evoluas el specife lesba kaj geja reagordo de la poststruktura konceptado pri idento kiel konstelacio de multaj nestablaj starpunktoj. Kvira teorio ekzamenas la konstituajn diskursojn pri samseksemo evoluigitaj en la lasta jarcento por meti "kvirecon" en sia historia konteksto, kaj enketas nuntempajn argumentojn kaj por kaj kontraŭ tiu plej lasta terminologio.
 
[[Kategorio:Feminismo]]
[[Kategorio:GLAT]]
[[Kategorio:Kritika teorio]]