Ambaŭseksema viŝado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:
 
En 1991 eldoniĝis unu el la semaj verkoj en la historio de la moderna movado por ambaŭseksemaj rajtoj, ''[[Bi Any Other Name: Bisexual People Speak Out]]'', antologio redaktita de [[Loraine Hutchins]] kaj [[Lani Ka'ahumanu]], sed tio antologio devis konkuri en la [[Lambdaj Literaturaj Premioj]] en la kategorio Lesba Antologio, kaj perdis la premion. En 2005, ''Directed by Desire: Collected Poems'', postmorta verkaro de la ambaŭseksema Jamajk-usona verkisto [[June Jordan]], devis konkuri en la kategorio "Lesba Poezio," kaj gajnis ĝin. Tamen la ambaŭseksema komunumo kondukis plurjaran kampanjon, kiu finfine rezultigis la aldonon de Ambaŭseksema kategorio, komencante en la 2006 premioj.
 
== Gazetara viŝado de ambaŭseksemo ==
 
Iuj gazetoj, televidaĵoj, filmoj, kaj retejoj parolis pri ambaŭseksema konduto en antikvaj kulturoj, kiaj antikvaj [[Antikva Grekio|Grekio]] kaj [[Romio]], aŭ neokcidentaj kulturoj, kiaj indiĝenaj amerikanoj, kiel pruvo, ke oni vaste akceptis samseksemon en aliaj epokoj kaj kulturoj, kvankam ili estus pli trafe priskribitaj kiel pruvo de la ekzisto kaj akcepto de ambaŭseksemo.
 
Kaj la geja kaj la malgeja gazetaroj parolis pri individuoj, kiuj ne mencias sian seksan orientiĝon, kiel aŭ geja aŭ malgeja, eĉ kiam ili engaĝiĝas en amaj aŭ amoraj rilatoj kun gehomoj de diversaj seksoj. La sama okazis eĉ kun homoj, kiuj identiĝas kiel ambaŭseksemaj. Ekzemploj inkludas [[Robyn Ochs]], ambaŭseksema aktivisto, kiu estis publike misidentita kiel lesbanino je la tago de ŝia edziniĝo; [[Ani DiFranco]], kies edziniĝo en 1998 al Andrew Gilchrist estis diskutata de kaj la geja kaj la malgeja gazetaroj kiel "forĵuro de lesbanismo," kvankam ekde la komenco mem de sia kariero ŝi estis nekaŝe ambaŭseksema; kaj [[Lady Gaga]], kiu estas ofte markata kiel aŭ samseksema aŭ aliseksema, kvankam ŝi publike identiĝis kiel ambaŭseksema.
 
La gazetaro en ambaŭaj komunumoj ankaŭ parolas pri la "geja kaj lesba" komunumo, ignorante ambaŭseksemajn kaj/aŭ [[transgenreco|transgenrajn]] homojn.
 
== Referencoj ==