Arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 101:
[[Dosiero:Pabellón Alemania.jpg|eta|250px|La germana pavilon je Barcelono, kiel referenco de la ''moderna arĥitekturo''. Ĝi proponas novan manieron de spacosperto: la foresto de fermataj spacoj kaj la flua rilato de ĉiu spaco kun la apudaj internaj kaj eksteraj zonoj.]]
'''Moderna arĥitekturo''' estas [[arĥitekturo]], kiu unuigas plurajn tendencojn ekestintajn en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, kiuj markas rompiĝon kun la tradicia aranĝo de spacoj, kunmetoformoj kaj estetikoj. Ĝiaj ideoj transpaŝis la arĥitekturan kampon influante la [[arto]]n kaj [[fasonado]]n.
 
{{Ĉefartikolo|Secesio (stilo)}}
'''Secesi-stilo''' estas unu el pluraj nomoj por [[Eŭropo|eŭropa]] [[arto|art]]-historia epoko ĉirkaŭ la ŝanĝo de la [[19-a jarcento|19-a]] al la [[20-a jarcento]]. Tiu stilo viglis en Eŭropo inter [[1895]] – en [[Barcelono]] eĉ ekde [[1883]] – kaj [[1914]], precipe en grafikaj kaj konstruaj artoj, sed ankaŭ en muziko kaj beletro. Ĝi estas iom miskonata stilo, parte pro malsamaj nomoj laŭ la landoj (''modernismo'' en Katalunio kaj tuta Hispanio, ''liberty'' en Italio, ''Jugendstil'' en Germanio, ''Art Nouveau'' aŭ "Modern Style" (jes, anglavorte) en Francio, ''Secesio'' en Aŭstrio kaj aliaj, ktp.), parte pro malklara dislimo al samepokaj skoloj (angla [[antaŭrafaelismo]], francaj nabiaj pentristoj, simbolismaj beletristoj, ktp.). La esprimo "secesio" venas de la arta skolo ''[[Vieno|Viena]] Secesio'' ([[germana lingvo|germane]]: ''Wiener Sezession''), kiu en [[1897]] disiĝis de la ''Viena Artista Domo'' (germane: ''Wiener Künstlerhaus''). Ankaŭ la ekspoziciejo de tiu grupo estas nomata ''La Secesio''. La germana esprimo ''Jugendstil'' deriviĝas de la ilustrita revuo ''Die Jugend'' (la junularo), fondita en [[1896]]. La franca esprimo ''Art Nouveau'', uzata en pluraj lingvoj, devenas de la nomo de tiama pariza vendejo de Siegfried (Samuel) Bing, malfermita en [[1895]]. La kataluna kaj hispana ''Modernismo'' estas malsamsignifa kun la sama vorto en multaj aliaj lingvoj.
 
La ''Secesi-stilo'' serĉas inspiron en detale observata naturo, prefere ol en arta tradicio. Ĝi estas parte artisma reago al la tiama raciismo kaj al la maleleganto de la unuaj produktoj de moderna industrio. Tial Secesio favoras kurbajn, elipsajn, vorticajn formojn kun simbola valoro, freŝajn, diafanajn, mildajn kolorojn. Ĝi aplikiĝas same al [[meblo]]j, etaj objektoj, kaj al vastaj konstruaĵoj.
 
En Germanujo, kie ĝi nomiĝis ''Neues Bauen'' (nova konstruado), ĝi krome koncernis la [[urba desegnado|urban desegnadon]] en la tempo antaŭ la [[Unua Mondmilito]] ĝis en la tempo de la [[Vajmara Respubliko]] (1918 ĝis 1933). Ĝi estas en rilato kun la samtempe evolua movado ''[[De Stijl]]'' (la stilo) en [[Nederlando]] kaj kun la postuloj de [[Bauhaus]]. Liga konekto ankaŭ ekzistas kun la arĥitektura stilo [[nova objektivismo (arĥitekturo)|nova objektivismo]]. La nomon ''Neues Bauen'' stampis arĥitekto Erwin Anton Gutkind per la titolo de sia faklibro aperinta en 1919 ''Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit'' (Nova konstrado. Fundamentoj por praktika koloniokonstruo).<ref>Erwin Gutkind, ''Neues Bauen. Grundlagen zur praktischen Siedlungstätigkeit'', Verlag der Bauwelt, Berlino 1919.</ref>