Bestoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
http://vortaro.net/#plur%C4%89eluloj
Linio 75:
Apud la vorto „besto” parto de la esperantistoj kutimas uzi ankaŭ la esprimon „animalo”. Argumento devenas de la PIV-difino de la vorto „besto”, en kiu „besto” signifas: ĉiu animalo escepte de homo<ref>PIV ISBN 2-9502432-3-1</ref>, dum kiam la vorto „animalo” rilatas al besto kaj homo kune.
 
En la komenco de la Esperanto-evoluo ekzistis nur la [[Fundamento de Esperanto|fundamenta]] vorto ''besto''. Tio tamen ne kontentigis ĉiujn, kiuj opinias, ke malgraŭ ĉio homo ne estas besto. Tial en la [[Oka [[Oficiala Aldono]] al la [[Universala Vortaro]], publikigita en [[1974]], la [[Akademio de Esperanto]] oficialigis la vorton "animalo".
 
Enkonduko de la vorto „animalo” en la oficialan vortaron ne kaŭzis ŝanĝon de la ordinara kutimo. Rezulte la vorton „animalo” plej ofte oni uzas en la faka kunteksto kiam la precizeco de esprimo estas bezonata. Sed por normala uzo la vorto "besto" estas sufiĉa kaj eĉ preferinda. Neniel estas eraro uzi "besto" en la senco de "animalo”.