Angola Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Angola Enlanda Milito''' ({{lang-pt|Guerra civil angolana}}) estis grava [[enlanda milito]] en [[Angolo]], komencinta en 1975 kaj pluinta, kun kelkaj interhaltoj, ĝis 2002. Tiu milito ekis tuj post Angolo iĝis sendependa el [[Portugalio]] en Novembro 1975. Antaŭ tio estis okazinta [[Malkoloniigo|malkoloniiga]] konflikto, nome la [[Angola Milito de Sendependigo]] (1961–74). La poste sekva enlanda milito estis esence lukto por la povo inter la du iamaj ĉefaj liberigaj movadoj, nome la Popola Movado por Liberigo de Angolo ([[MPLA]]) kaj la Nacia Unuiĝo por la Totala Sendependo de Angolo ([[UNITA]]). Samtempe, tiu milito utilis kiel submilito por la [[Malvarma Milito]] kaj al grandskalaj rektaj kaj nerektaj internaciaj interplektiĝoj de kontraŭaj povoj kiaj [[Sovetunio]], [[Kubo]], [[Sudafriko]] kaj [[Usono]], kio estis grava trajto de la konflikto.<ref name="Angola General Conflict Information">{{cite web |title=Angola General Conflict Information |work= Uppsala Conflict Data Program |url=http://www.ucdp.uu.se/gpdatabase/gpcountry.php?id=4&regionSelect=2-Southern_Africa# |deadurl=no |accessdate=5a de Junio 2013}}</ref>
 
La movadaj militorganizoj MPLA kaj UNITA havis diferencajn radikojn en la angola socia medio kaj tute reciproke nekongruaj estroj, spite ties kunhavantan celon finigi la kolonian regadon. Kvankam dekomnce ambaŭ havis [[socialismo|socialismajn]] tendencojn, por la celo allogi internacian subtenon ili aliĝis al "[[Marksismo–Leninismo]]" kaj "[[Kontraŭkomunismo]]", respektive.<ref>La MPLA adoptis la etikedon "Marksisma-Leninisma" en 1977 kaj tio pluis ĝis 1991. UNITA adoptis kontraŭkomunisman retorikon pro konvenaj tialoj, kaj ankaŭ tio pluis ĝis 1991.</ref> Tria movado, nome ''Frente Nacional de Libertação de Angola'' (FNLA), luktinte kontraŭ la MPLA kun UNITA dum la Milito de Sendependigo kaj la malkoloniiga konflikto, apenaŭ ludis rolon en la Enlanda Milito. Aldone, la ''Frente para a Libertação do Enclave de Cabinda'' (FLEC), nome asocio de separatismaj militantaj grupoj, luktis por la sendependigo de la provinco [[Provinco Kabindo|Kabindo]] disde Angolo.
 
Dekomence MPLA ricevis apogon de [[Sovetunio]] kaj de [[Kubo]], kies lingvo plej similis al la [[portugala]], kio helpis la interkomunikadon de trupoj. UNITA ricevis dekomence helpon de [[Ĉinio]], kiu tiam konkurencis kun la bloko de Sovetunio pri la estreco de komunismaj landoj, tamen pro similaj tialoj ankaŭ Usono komencis helpi la kontraŭkomunisman militorganizon kaj iom post iom ankaŭ la tiama [[apartismo|apartisma]] reĝimo de [[Sudafriko]], kiu tiam kontrolis la teritorion de la nuna intera lando [[Namibio]], helpis al UNITA, kiu havis pli popolan helpon en la apartaj orientaj regionoj.
 
==Referencoj==