Malnova kaj Akceptita Skota Rito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
 
=== La Perfektiga Rito ===
Tiu rito iom post iom disvolviĝis en Francio meze de la 18-a jarcento. Unue estis 7 gradoj, poste 10, 14, 24 (ĉ. 1750<ref>http://www.amhg.fr/Rite-Morin.html</ref>) kaj ĝis 25 en la fina formo ([[BordeaŭBordeaux|Bordozo]], 1762<ref name=":1" />).
 
Franca negocisto Étienne Morin [etjɛn moʁɛ̃] (1717 en [[Cahors]], Francio - 1771 en [[Kingstono]], [[Jamajko]]) fondis [[Loĝio (framasona)|loĝion]] "Perfektaj Elektitoj" en Bordozo en 1745<ref name=":1" /><ref name=":2">http://www.jlturbet.net/article-bordeaux-honore-etienne-morin-la-reaa-en-fete-le-7-juin-2013-118311392.html</ref>. Ĉirkaŭ 1750, li vojaĝis inter Eŭropo kaj la tiutempaj francaj insulaj [[Kolonio|kolonioj]] en [[Ameriko]], kunportante 24-gradan praformon de la Perfektiga Rito. Reveninte en Francion, la 27-an de aŭgusto 1761, li ricevis de la tiutempa Granda Loĝio de Francio permeson disvastigi la riton: <blockquote>"''en ĉiujn mondopartojn la Perfektan kaj Noblegan Framasonismon, fondi loĝiojn, inici kaj plirangigi Fratojn je la noblaj gradoj de la plej alta perfekto''". </blockquote>La 27-an de marto 1762, Étienne Morin enŝipiĝis en Bordozo, kun la ĵus pretigita 25-grada "Perfektiga Rito" kaj iris al [[Sankta Domingo]], kie li fondis loĝion "La Perfekta Harmonio" en 1764. Tie li nomumis "deligitojn ĝeneralajn inspektorojn", interalie la nederlanda Henry Andrew Francken (1720-1795), kiu fariĝos lia sekretario kaj kunlaboranto<ref name=":3">Jacques Simon, ''Rituels des trois premiers degrés selon les anciens cahiers 5829'', Éditions de La Hutte, 2-a eldono, 2013, <nowiki>ISBN 9791091697101</nowiki></ref>.
 
Henry Francken tradukis la riton al la angla per la nomo "Ordeno de la Reĝa Sekreto" (laŭ la nomo de la plejalta grado de tiu rito). Li vojaĝis en Nord-Ameriko (estonta Usono) de 1767 ĝis 1769 kaj fondis perfektigan loĝion (de la 4-a ĝis la 14-a grado) en la urbo [[Albany (Nov-Jorkio)|Albany]], disvastigante la Perfektigan Riton<ref name=":2" /><ref name=":3" />. Li redaktis plurajn manuskriptojn en 1771 (kun Étienn Morin) kaj poste en 1783 kaj 1786.
 
=== Grandaj Konstitucioj de Berlino: 1786 ===