Azio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 126:
La [[Aĥemenida dinastio]] de la [[Persujo|Persa]] imperio, fondita de [[Kiro la 2-a]], regis areon de [[Antikva Grekio|Helenujo]] kaj de [[Turkio|Turkujo]] al la [[Induso]] kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre [[Centralizismo|centran registaron]] kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub [[Dario la Granda]], la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio. [[Aleksandro la Granda]] konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelongan [[Helenisma Epoko|Helenisman periodon.]] Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la [[Seleŭkio|Seleŭkidan Imperion]], sekvitan de la [[Partoj|Parta Imperio.]] Je la fino de la "[[Klasika epoko]]", Persujo estis restabiligita je la [[Sasanida Imperio]], ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.
 
La [[Maŭrja imperio|Maŭrjan]] kaj [[GuptanGupta imperio|Guptan imperiojn]] oni nomas la Ora Epoko de [[Barato]]; ili estis markitaj de multaj inventaĵoj kaj eltrovoj en scienco, teknologio, arto, religio, kaj filozofio, kiuj kristaligis la elementojn de tio, kio estas ĝenerale konata kiel [[Barata kulturo]].
 
La [[Dinastio Zhou|Zhou-dinastio]] uzis [[Feŭdismo|feŭdan sistemon]] donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion.<ref name="Stearns 2011, p. 43"/> Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. La [[Qin-Dinastio]] (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de [[Imperia Ĉinujo]]; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K.<ref>Stearns 2011, p. 42.</ref> La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La [[Dinastio Han|Han-Dinastio]] (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de la [[Tri reĝlandoj]] (220–265).