Azio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 115:
 
===Civilizoj===
[[Dosiero:Göbekli Tepe.jpg|450px|jobbraeta|thumbmaldekstre|Elfosejo de Göbekli Tepe.]]
Templan areon en sudorienta Turkujo ĉe [[Göbekli Tepe]], kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo "[[Novŝtonepoko|Novŝtonepoka]] 1". Tiu ejo estis estigita de nomadaj [[ĉasistoj-kolektistoj]]; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi al [[Anatolio]], Norda Afriko kaj norda [[Mezopotamio]].
 
La Sumeranoj vivis en la suda [[Mezopotamio]]. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren [[Semidoj]]. Ĉirkaŭ 2800 a. K., oni konstruis la konatajn [[zigurato]]jn, pluretaĝajn templojn.<ref name=dtv>Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: ''dtv-Atlas zur Weltgeschichte'', Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)</ref>
 
[[Dosiero:Mohenjodaro_Sindh.jpeg|eta|Ruinoj de [[Mohenjo-Daro]], Pakistano.]]
La [[Induso-civilizacio]] estis Bronzepoka civilizacio (3300–1300 a. K.; matura periodo 2600–1900 a. K.), kiu estis centrita plejparte en la okcidenta parto de la Bharata Subkontinento; oni konsideras, ke frua formo de hinduismo estis elfarita de tiu civilizacio. Kelkaj de la grandaj urboj de ĉi tiu civilizacio estas [[Harapo]] kaj [[Mohenĝo-daro]], kiuj havis altan nivelon de urba planado kaj de artoj.<ref name="Mughal, Muhammad Aurang Zeb 2011">Mughal, Muhammad Aurang Zeb (2011).</ref><ref name="Mughal, Muhammad Aurang Zeb 2011"/> La proo de la detruo de tiuj regionoj ĉirkaŭ 1700 a. K. diskuteblas, kvankam indicoj sugestas, ke ĝi estis kaŭzita de naturaj katastrofoj (precipe inundoj) kaj de Hindeŭropaj invadantoj.<ref><cite class="citation web" contenteditable="false">[http://library.thinkquest.org/11372/data/history.htm "The Indus Valley Civilisation"]. </cite></ref> Tiujn invadantojn oni ofte nomas la [[Arjoj]] kaj ilia superregado kreis la [[Veda Civilizo|Vedan civilizon]], kiu daŭris ĉirkaŭe de 1500 a. K. al 500 a. K. Dum tiu periodo, la [[Sanskrito|Sanskrita]] lingvo evoluis kaj la [[Vedoj]] estis skribitaj, himnoj kiuj rakontis pri Arjaj dioj kaj militoj. Tio estis la bazo por la Arja religio, kiu poste evoluis je [[Hinduismo]], religio bazita sur la kasta sistemo de klaso (kiu konsistis el la kvar [[varno]]j), sur la [[Brahmano|brahmana]] sacerdoceco kaj sur la evoluanta duon-monoteismo.<ref>Stearns, 2011, paĝo 68</ref>