Azio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 125:
En 729 a. K. la [[Asirio|Asiria]] reĝo [[Tiglatpilezero la 3-a]], jam reĝo de malsuda [[Mezopotamio]], de [[Sirio]], kaj de partoj de [[Fenicujo]] kaj de [[Palestino]], iĝis reĝo de [[Babilono]]. Post la morto de la [[Asirio|Asiria]] reĝo [[Asurbanipal]] (626 a. K.), [[Nabopolasaro]] de [[Babilono]] militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de [[Kjaksaro]] de [[Medujo]]. Nabopolasaro regis [[Mezopotamio]]n, [[Sirio]]n kaj [[Palestino]]n inter 625 kaj 605 a. K.
 
[[Dosiero:Achaemenid-empire-500BCE.png|300px|eta|maldekstre|La Aĥemenida Imperio ĉirkaŭ la jaro [[-500|500 a.K.]].]]
La [[Aĥemenida dinastio]] de la [[Persujo|Persa]] imperio, fondita de [[Kiro la 2-a]], regis areon de [[Antikva Grekio|Helenujo]] kaj de [[Turkio|Turkujo]] al la [[Induso]] kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K. Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre [[Centralizismo|centran registaron]] kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub [[Dario la Granda]], la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio. [[Aleksandro la Granda]] konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K., kreante la nelongan [[Helenisma Epoko|Helenisman periodon.]] Li estis nekapabla establi stabilecon kaj post lia morto, Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la [[Seleŭkio|Seleŭkidan Imperion]], sekvitan de la [[Partoj|Parta Imperio.]] Je la fino de la "[[Klasika epoko]]", Persujo estis restabiligita je la [[Sasanida Imperio]], ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.