Azio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 131:
 
[[File:01 terracottawarriorsgroup.jpg|dekstre|eta|300px|right|Militistoj de la [[Terakota armeo]] de la [[Qin-Dinastio]].]]
La [[Dinastio Zhou|Zhou-dinastio]] uzis [[Feŭdismo|feŭdan sistemon]] donante potencon al lokaj nobeloj kaj fidante je ilia lojaleco por kontroli ĝian grandan teritorion.<ref name="Stearns 2011, p. 43"/> Rezulte, la ĉina registaro dum tiu tempo estis malcentra kaj malforta kaj ofte malmulton la imperiestro povis fari por solvi naciajn aferojn. La [[Qin-Dinastio]] (ĉine: 秦朝; pinyin: Qín Cháo) estis la unua reganta dinastio de Imperia [[Ĉinujo]]; ĝi daŭris de 221 al 207 a. K.<ref>Stearns 2011, p. 42.</ref> La nova Imperiestro aboliciis la feŭdan sistemon kaj rekte nomumis burokration, kiu devu fidi je li por potenco. La [[Dinastio Han|Han-Dinastio]] (simpligita ĉina: 汉朝; tradicia ĉina: 漢朝; pinyin: Hàn Cháo ; 206 a. K. – 220 p. K.) estis la dua imperia dinastio de Ĉinujo, antaŭirita de la Qin-Dinastio kaj postirita de la [[Tri reĝlandoj]] (220–265).
 
Post la klasika epoko diversaj imperioj en diversaj epokoj etendiĝis tra diversaj mondoregionoj en Azio, kiaj la [[Mongola Imperio]], la [[Mogola Imperio]], [[Islamo]] el la 7a jarcento, la [[Rusa Imperio]] al Siberio ekde la [[19a jarcento]], la [[Japana Imperio]] dum la unua duono de la [[20a jarcento]] ktp.