Pierre Laval: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Vichy
Linio 11:
Post la venko de [[Wehrmacht]], en junio 1940, Laval partoprenis la armisticajn interparoladojn kun Germanujo. En la 10.7. la parlamento en la neokupita zono de Francio (en [[Vichy]]) komisiis [[Philippe Pétain]] ellabori novan konsitucion. Tio faritis laŭ instigo de Laval. En la 17.7. Laval iĝis la vicregistarestro. Pro ke Laval konsekvence pledis por alproksimiĝo al Hitler, oni forpelis lin en la 13.12. el ĉiuj funkcioj. En 1942 Laval, pro la volo de la germanoj, iĝas ministroprezidento. De li Hitler esperis pli grandan subtenon fare de la Vichy-reĝimo. En junio 1942 Laval petis francajn laboristojn labori por la germana milita industrio. Lia ĉefa argumento estas la necesa germana venko kontraŭ la disvastiĝo de [[bolŝevismo]] en [[Eŭropo]]. Lia rolo koncerne la deportadon de "malamikoj" en Germanujon estis malhonora. Kiam la [[Aliancanoj]] estis surteriĝintaj en Norda Afriko, kiam la influo de [[Charles de Gaulle]] disde [[Londono]] kreskis kaj kiam la [[Franca rezistado]] pli kaj pli sukcesis, la stelo de Laval komenciĝis malaltiĝi.
==Distanciĝo de Germanujo kaj malliberiĝoj==
Mallonge antaŭ la liberiĝo de Parizo, en 1944, Laval kunvokis la parlamentanojn por montri distanciĝon de la germanoj. Tiam li mallongan tempon arestitis fare de alla germanoj. Post la retiriĝo de la germanaj trupoj de Francio, Laval rifuĝis en [[Aŭstrio]]n, kie la [[usono|usonanoj]] transdonis lin al la francoj. Komenciĝis en la 4.10. proceso kontraŭ li pro ŝtatperfido. La registraranoj sub Charles de Gaulle nepre volas la kondamnon je morto: gracopeto adresita al De Gaulle estis nekonsentita. En la 15.10. Laval volis sinmortigi sin; oni aplikis tuj sukuron medicinan al li. Kelkajn horojn poste li ekzekutitis en Parizo.
 
== Literaturo ==
* Christiane Florin: ''Philippe Pétain und Pierre Laval. Das Bild zweier Kollaborateure im französischen Gedächtnis'' Frankfurt/M.: Peter Lang, 1997