Purlanda budhismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektoj de tajperaroj
Linio 43:
 
===Konscio pri la Budho Amitabo===
Ripetado de la nomo de Amitabo estas tradicia formo de Konscio pri la Budho (Skt. ''{{IAST|buddhānusmṛti}}''). Ĉi tiu termino tradukiĝis ĉinlingven per ''nianfo'', kaj japanlingven per "[[nembucuo|''nembutsu]]"''. La praktiko temas pri rememori la budhon ripetante lian nomon, kio helps al la praktikanto fiksi sian atenton je tiu budho (Vidu: ''[[samadio]]'').<ref name="Luk, Charles 1964. p. 83">Luk, Charles. ''The Secrets of Chinese Meditation.'' 1964. p. 83</ref> Ĉi tion oni povas fari aŭ voĉe aŭ silente, aŭ kun aŭ sen budhista [[rozario]]. Tiuj, kiuj praktikas ĉi tiun metodon ofte dediĉas sin al antaŭdecidita nombro de ripetdoj ĉiutage.<ref name="Luk, Charles 1964. p. 83"/> Laŭtradicie, oni diras, ke la dua prapatro de la Purlanda skolo praktikis tion la tutan tagon kaj nokton senĉese, kaj ke ĉiun fojon, lumo brilis en lia buŝon. Tial, li ricevis la titolon "Granda Majstro de Lumo" (光明大師) de la imperiestro [[Gaozong]] (ĉine 高宗) dum la [[Dinastio Tang]].<ref name="Luk, Charles 1964. p. 84">Luk, Charles. ''The Secrets of Chinese Meditation.'' 1964. p. 84</ref>
 
En ĉina budhismo, estas parenca praktiko nomita la "duopa vojo de kultivado pri [[zeno||Ĉano]] kaj la Pura Lando", kio ankaŭ estas nomita la "duopa vojo de malpleneco kaj estado."<ref name="Yuan, Margaret 1986. p. 55">Yuan, Margaret. ''Grass Mountain: A Seven Day Intensive in Ch'an Training with Master Nan Huai-Chin.'' 1986. p. 55</ref> Laŭ [[Nan Huaj-Ĉin]], la nomo de la budho Amitabo estas dirita malrapide, kaj la menso malpleniĝas post ĉiu ripeto. Kiam iluziaj pensoj aperas, oni ripetas la frazon por forbalai ilin. Per senĉesa praktikado, la menso kapablas adi paĉe en malpleneco, post iom atingante la samadion.<ref name="Yuan, Margaret 1986. p. 55"/>