Elŝrankigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{temas pri|la kontraŭvola malkaŝo de ies [[GLAT]]-eco|la propravola malkaŝo de onia propra GLAT-eco|elŝrankiĝo}}
{{Ne konfuzu kun|elŝrankiĝo}}
 
'''Elŝrankigo''' estas ago malkaŝi la seksan orientiĝon aŭ sekson de [[samseksemo|samseksema]], [[neniuseksemo|neniuseksema]], [[ambaŭseksemo|ambaŭseksema]], aŭ [[transgenrulo|transgenra]] persono sen ties konsento. Elŝrankigado diskutigis onin pri aferoj, kielkiaj [[privateco]], [[elekto]], [[hipokriteco]], kaj [[damaĝo]] kaj debatigis onin pri kio estas la [[komuna bono]] en klopodoj kontraŭstari [[homofobio]]n kaj [[aliseksemismo]]n. Publikigita elŝrankigo celas elstarulojn el la socio, ekzemple bone konatajn [[politikisto]]jn, talentajn [[atleto]]jn aŭ popularajn [[artisto]]jn. Kontraŭuloj al movadoj por [[GLAT-aj rajtoj]] kaj ankaŭ akivistoj en [[GLAT]]-aj komunumoj uzis tian elŝrankigon kiel polemikan politikan kampanjon aŭ strategion. En klopodo antaŭmalhelpi elŝrankigon, publika GLAT-ulo povas decidi publike elŝrankiĝi mem, kvankam rego de la kondiĉoj de la malkaŝo de GLAT-a idento estas nur unu el diversaj motivoj por elŝrankiĝi.
 
==Motivoj==
{{ĝermo|GLAT|politiko}}
 
Ne ekzistas vasta interkonsentata difino de '''justa elŝrankigo''', nek klara interkonsento en la plimulto da organizo pri kiam oni rajtas fari ĝin. Virtuale ĉiu, kiu publike opiniis pri elŝrankigado, inkludis la limojn - ofte tre malsamaj laŭ la argumentanto - en kiuj oni rajtas elŝrankigi homojn. La ekstremoj estas "elŝrankigu neniun" kaj "elŝrankigu ĉiun." Inter tiuj, kvar mezaj starpunktoj estas distingeblaj por justigi tiel nomatan '''justan elŝrankigon''':<ref>Johansson & Percy, p.&nbsp;228</ref>
<blockquote>
# Nur elŝrankigu [[hipokritulo]]j, kaj nur kiam ili aktive kontraŭstaras GLAT-ajn rajtojn kaj interesojn;
# Laŭvole elŝrankigu ankaŭ pasivajn kunkulpulojn, kiuj helpas funkciigi homofobiajn instituciojn;
# Laŭvole elŝrankigu eminentajn individuojn, kies elŝrankigo frakasus [[stereotipo]]jn kaj igus la publikon rekonsideri sian sintenon pri samseksemo;
# Nur elŝrankigu la mortintojn.
</blockquote>
La plimulto da elŝrankigantoj celas tiujn, kiuj subtenas decidojn kaj pluajn politikojn, kaj religiajn kaj laikajn, kiuj diskriminas kontraŭ GLAT-aj homoj, kiam ili kaŝe pasigas GLAT-an ekziston. "Aforismo por aktivuloj en la geja movado [estas], ke la plej grandaj obstrukcoj al la progreso de samseksemo ofte ne [estas] aliseksemuloj, sed enŝrankaj samseksemuloj," diris [[San Francisco|Sanfranciska]] ĵurnalisto [[Randy Shilts]].<ref>Johansson & Percy, p.&nbsp;226</ref>
 
Gabriel Rotello, iama redaktoro de ''OutWeek'', nomis elŝrankigon "egaligilo," klarigante, ke "kion ni nomis 'elŝrankigo' estas ĉefe ĵurnalisma movado por trakti samseksemon kiel egalan al aliseksemo en la gazetaro...En 1990, multaj el ni en la geja gazetaro anoncis, ke ekde tiam, ni simple traktus samseksemon kaj aliseksemon kiel egalajn. Ni decidis, ke ni ne plu atendos la alvenon de la perfekta, utopia estonteco antaŭ ol egaligi la du aferojn: ni faros ĝin nun. Tio estas la vera kialo de elŝrankigo: la egaligo de samseksemo kaj aliseksemo en la gazetaro."<ref>("Why I Oppose Outing", ''OutWeek'', 29-a de majo, 1991)</ref>
 
Ilia celo ne nur estas riveli la hipokritecon de la personoj en tio, kion Branch nomis la "ŝrankoj de potenco" sed ankaŭ konsciigi gejajn personojn pri la ĉeesto de gejaj homoj kaj politikaj aferoj, tial montrante, ke esti [[gejo|geja]] aŭ [[lesbanino|lesbana]] ne estas "tiom groteska, ke ĝi neniam estu diskutata."<ref>(Signorile, p.&nbsp;78)</ref> Richard Mohr rimarkis, ke "iuj personoj komparis elŝrankigon al [[Makartiismo]]... Kaj venĝema elŝrankigo ja estas kiel Makartiismo: tia elŝrankigo manĝigas per gejoj la lupojn, kiuj tial iĝas pli fortaj....Sed la formo de elŝrankigado, kiun mi porparolis, ne envokas, mobilizas, aŭ rite konfirmas kontraŭgejajn valorojn; anstataŭe, ĝi tranĉas kontraŭen de ili, funkcias por malfari ilin. La kialo de elŝrankigado, kiel mi defendis ĝin, ne estas venĝo, ne estas puno, kaj ne estas malatentigo de onia propra malnobleco. La kial estas, ke oni evitu malnobligi sin." Tiel, elŝrankigo estas "kaj permesebla, kaj atendita konsekvenco de vivado [[Moraleco|morala]]."<ref>Mohr, Richard. ''Gay Ideas: Outing and Other Controversies'', Boston: Beacon Press, 1992.</ref>
 
Plue, elŝrankigo ne estas la publikigo de privataj detaloj. Kiel Signorile demandis, "Kiel gejeco povas esti privata, sed malgejeco ne estas? [[Seksumo]] estas privata. Sed elŝrankigo ne diskutas la seksuman vivon de la elŝrankigitoj. Ĝi nur diras, ke ili estas gejaj."<ref name="Signorile, p. 80">Signorile, p.&nbsp;80</ref> "Mezaj homoj estas elŝrankigataj, jam dum jardekoj. Oni ĉiam elŝrankigis la [[leterportisto]]n kaj la [[laktoliveristo]]n kaj la [[ŝpinistino]]n, kiu loĝas domblokon pli fore ol oni. Do la celo antaŭ elŝrankigado nur estas montri la kvanton da gejaj homoj inter la plej videblaj homoj en nia socio, por ke, kiam oni elŝrankigas la laktoliveriston aŭ la ŝpinistinon, ĉiu demandos, 'Nu, kaj?'"<ref>Signorile, p.&nbsp;82</ref>
 
==Referencoj==
{{Referencoj}}
{{traduko|en|Outing|741155128}}
 
[[Kategorio:GLAT]]